La Dawes-plano [de’vs] celis en 1924 solvi la problemojn de la germanaj reparaciaj pagoj post la unua mondmilito kaj stabiligi per tiu maniero eĉ la eŭropan ekonomion.

Estiĝo redakti

La reparacia komisio decidis la 30-an de novembro de 1923 por kunvoki fakspertulan komitaton sub gvido de la financa spertulo Charles Gates Dawes. La plano okupiĝis nur pri la povumkapablo de Germanio. La ellaboro komenciĝis la 14-an de januaro kaj estis prezentita la 9-an de aprilo. La traktato estis subskribita la 16-an de aŭgusto 1924 en Londono. Ĝi ekvalidis la 1-an de septembro de 1924. Tio ebligis post la finiĝo de la germana inflacio de 1914 ĝis 1923 la veran stabiligon de la Vejmara Respubliko (ĉefe per usonaj kreditoj) kaj alportis por ĝi orajn jarojn.

La Dawes-planon ebligis la premo el Usono kaj la politiko de Gustav Stresemann kaj tio fortigis la germanan ekonomion, kio estas antaŭkondiĉo por la reparacia pagokapablo de Germanio al la Venkintoj, kiuj mem povis per tiuj pago repagi la kreditojn al Usono. Tio estis la unua el la unuaj eksterpolitikaj sukcesoj de Germanio post la unua mondmilito.

Enhavo redakti

La Dawes-plano planis en 1924 je germana reparacio de 1 miliardoj da imperia marko. Ĝis 1928, la repagoj devintus altiĝi je 2,5 miliardoj de imperia marko kaj resti tiugrande. Danke al transferprotekto, la risko je devizakiraj problemoj ŝargis la akceptonton kaj la denova destabiligo de la imperia marko povis kontraŭefiki. 55 procentojn de la reparacio Germanio devis plenumi en mono, la restaĵon per varoj.

Grava parto de la plano estis, ke Germanio ricevas starthelpon en formo de internacia prunto de 800 milionoj da imperiaj markoj. Ĝis 1929 fluas pluaj ĉ. 21 miliardoj da imperia marko kiel kredito de eksterlandaj bankoj kaj eksportfirmaoj, ĉefe el Usono tiel Germanio en la unua jaro devis havi nur 200 milionojn da ormarko.

La fontoj de la reparacioj estis la ĉefe la doganoj kaj impostoj. Por certigi la repagojn, oni enkondukis internacian kontrolon pri la imperia banko kaj imperia fervojo.

Problemoj redakti

Oni jam komence antaŭvidis problemojn.

  • Oni ne fiksis la finon de la reparaciaj pagoj.
  • La imperia banko kaj la imperia fervojo venis sub internacian kontrolon. La politika dekstro eluzis la aferon plendi por la suvereneco.
  • Oni antaŭvidis, ke Germanio ne kapablos repagi la sumon de 2,5 miliardoj da imperia marko.
  • La kreditoj igis Germanion – kvankam tiuj helpis rapide kreski la ekonomion - ekonomie dependa de la Usono, kio klare montriĝis dum la Granda depresio ekde 1929.

Je premo de la industrio kaj la agraruzinoj, uzinoj kaj pro la finiĝo de la Ruhr-okupo, balotis jese eĉ la konservativaj membroj de DNVP por la Dawes-plano la 29-an de aŭgusto, tiel en la Reichstag ĝi ricevis la necesan 2/3-an plimulton.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti