Dayton (Vaŝingtonio)

Dayton estas urbeto en Kantono Columbia, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estas la plej granda urbo en la kantono, kaj la administra sidejo. En 2010 la usona censo nombris 2 526 loĝantojn en Dayton. Ĝia poŝtkodo estas 99328. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-16970 kaj 1504356, respektive.[1]

Dayton
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 99328
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 448  (2020) [+]
Loĝdenso 648 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 19′ N, 117° 59′ U (mapo)46.319722222222-117.97777777778Koordinatoj: 46° 19′ N, 117° 59′ U (mapo) [+]
Alto 506 m [+]
Areo 3,776898 km² (37 7.6 898 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Dayton (Vaŝingtonio)
Dayton (Vaŝingtonio)
DEC
Dayton
Dayton
Situo de Dayton
Dayton (Usono)
Dayton (Usono)
DEC
Dayton
Dayton
Situo de Dayton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dayton, Washington [+]
vdr
Historia halo de la kantona kortumo en Dayton
Historia fervoja stacio en Dayton
Situo de Dayton en Kantono Columbia


Historio redakti

Dayton ekloĝiĝis en la 1860-aj jaroj. Urbetan planon registris Jesse kaj Elizabeth Day la 23-an de novembro, 1871, kaj Jesse Day oficiale municipigis ĝin dek jarojn poste. Ĝi estas nomita honore al s-ro Day[2]. Dayton havas la plej malnovan fervojan stacion en Vaŝingtonio (1881), kaj ankaŭ la plej malnovan daŭre uzatan kortuman halon (1887).

Historia Loĝantonombro redakti

La loĝantaro ĝenerale kreskis ĝis 1950, kiam estis preskaŭ kvar mil loĝantoj, poste falis al stabila nivelo ĉirkaŭ 2 500:

  • 1890...1 880
  • 1900...2 216
  • 1910...2 389
  • 1920...2 695
  • 1930...2 528
  • 1940...3 026
  • 1950...3 979
  • 1960...2 913
  • 1970...2 596
  • 1980...2 565
  • 1990...2 468
  • 2000...2 655
  • 2010...2 526

Geografio redakti

Dayton situas ĉe 46° 19′ 11″ N 117° 58′ 40″ U / 46.31972 °N, 117.97778 °U / 46.31972; -117.97778 (mapo) (46.319608, -117.977699).

Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbo ampleksas entute areon de 3.8 km², tute seka tero. La rivero Touchet fluas tra Dayton.

Citaĵoj redakti

  1. http://factfinder.census.gov/ Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.
  2. Washington Place Names database Arkivigite je 2009-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, eld. Tacoma Public Library; alirdato: 2009-03-06

Eksteraj ligiloj redakti