decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en decembro de 2009.

1-a de decembro redakti

  • Estis oficiale prezentita la emblemo de la Vintra Olimpiko 2014. La kreintoj glosis, ke speguleco signifas la duecon de la urbo Soĉio, kie la varma marbordo najbaras kun neĝkovritaj montaj supraĵoj. Tion ankaŭ subtenas uzado de la du koloroj — la mara blua kaj la neĝa blanko. La devizo de tiu Olimpiko estas «Gateway to the Future».

3-a de decembro redakti

  • La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev subskribis en Romo ukazon pri restarigo de la plenaj diplomataj rilatoj inter Rusio kaj Vatikanurbo, por kio la rusia konstanta reprezentejo en tiu ĉi ŝtato estos transformita en ambasadorejo.
  • Dum la gazetara konferenco en Romo la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev respondis al la demando pri la antaŭa eldiro de Vladimir Putin kaj sia ebla partopreno en la rusia prezidanta balotado en 2012, dirinte: "Ankaŭ mi ne forigas tian eblecon".
  • Dum la televida konferenco la rusia ĉefministro kaj la eks-prezidanto Vladimir Putin responde al la demando pri la ebleco partopreni rusian prezidantan balotadon en 2012, diris: "Mi pripensos".

4-a de decembro redakti

  • La deputitoj de la Rusia Ŝtata Dumao intencas enketi la asertojn de la antaŭtaga televidelsendo «Ĉelovek i zakon» (ruse Человек и закон; "Homo kaj leĝo"), laŭ kiuj anoj de la Rusa nacia teamo de futbalo rompis sportan reĝimon antaŭ la decidiga matĉo kontraŭ tiu de Slovenio. Anonimaj kunlaborantoj de moskva restoracio rakontis al ĵurnalistoj, ke rusiaj futbolistoj drinkis kaj fumis akvopipon. Pro tiu malgajno la rusia teamo ne partoprenas la Futbalan Mondpokalon 2010.
  • La rusia ministerio pri defendo anoncis pri la intenco forigi ĉiujn arsenalojn el grandaj urboj de la lando. Rezulte de serio incendioj kaj eksplodoj en la arsenalo en Uljanovsk, okazintaj en novembro 2009, pereis 10 kaj estis vunditaj ĉ. 60 homoj.
  • En Bruselo okazis la kunsido de la Konsilio RusioNATO, kie estis aprobita la plano de la kunlaborado en 2010. Ĉi tio estis la unua kunsido de konsilio post la milito de aŭgusto 2008 en Sud-Osetio, kiam ĉiaj rilatoj inter Rusio kaj NATO estis interrompitaj.
  • En rusia urbo Permo ĉ. 20:15 UTC en la nokta klubo "Lama ĉevalo" okazis la incendio, en kiu pereis almenaŭ 112 homoj. La kaŭzo de la incendio supozeble estis la malsingardema uzado de artfajraĵo.
  • Forpasis la fama soveta, rusia aktoro Vjaĉeslav Tiĥonov. Lia plej granda sukceso estis la rolo en la televid-serio "17 momentoj de printempo", kie li ludis la sovetan spionon Maksimo Isajev, laborintan en la nazia Germanio sub la pseŭdonimo Max Otto von Stierlitz. Ĉi tiun bildon de la soveta spiono oni agnoskas plej bela tiu en historio, ĝi estas komparebla kun James Bond.

5-a de decembro redakti

6-a de decembro redakti

8-a de decembro redakti

  • La aborigena gento loĝanta en la insula ŝtato Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams. Li envenis al la insulo Erromango en 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.

9-a de decembro redakti

10-a de decembro redakti

12-a de decembro redakti

13-a de decembro redakti

  • Vespere, dum la disdonado de aŭtografoj fare de itala ĉefministro Silvio Berlusconi sur la Katedrala placo en Milano, li estis atakita de 42-jara viro, kiu ĵetis al la politikisto malgrandan skulptaĵon de la Duomo de Milano, rompante al li la nazon kaj du dentojn. La atakinto estis tuj kaptita kaj arestita. Li evidentiĝis esti mensmalsana milanano Massimo Tartaglia.
  • En sia daĉo estis mortpafitaj la urbestro de la urbo Tuĉkovo (Moskva provinco, Rusio) Vitalij Ustimenko kaj lia edzino. Supozita krimulo estis kaptita.

15-a de decembro redakti

  • Esperantistoj tra la tuta mondo festas la Zamenhof-tagon, ĉi-jare speciale markitan per la 150-jara datreveno de L. L. Zamenhof. La serĉilo Google aperigis tiuokaze specialan emblemon en multaj lingvoj.
  • La insula lando Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tio estis la unua interkonsento de tiu tipo, ĉar pli frue oni faris nur deklarojn pri la agnosko, sen starigi diplomatajn rilatojn. Tiun paŝon Nauro faris post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.
  • Pli ol 200 rifuĝintoj el Ĉeĉenio kaj Kartvelio ostaĝigis trajnon en pola Legnica, dezirante veturi al Strasburgo por plendi pri la kondiĉoj en la rifuĝejoj de Pollando. Ili tamen estis eltrajnigitaj ĉe la limo kun Germanio rezulte de polica operacio. Rifuĝintoj sen oficiala statuso en EU ne rajtas forlasi rifuĝejojn sen permeso, des pli vojaĝi eksterlanden.

16-a de decembro redakti

17-a de decembro redakti

  • La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev aprobis la „Klimatan doktrinon de Rusio“, en kiu estas priskribitaj eblaj sekvoj por Rusio pro klimataj ŝanĝoj kaj sekvontaj agoj de la registaro.
  • Du mono-kolektistoj estis mortigitaj kaj unu grave vundita rezulte de la atako de nekonataj en Moskvo. La atakintoj pafis per mitraleto AK-47. Ili kaptis du mon-sakojn kaj forveturis.
  • En Kamĉatko komenciĝis erupcio de la vulkano Bezimjannij (Sennoma) ĉe la loĝloko Kozirevsk. La en 1957 vekiĝinta vulkano erupcias preskaŭ ĉiujare; ĝi estas konsiderata danĝera por preterpasantaj aviadiloj pro la cindro, kiun ĝi eligas.

18-a de decembro redakti

19-a de decembro redakti

  • Forpasis pro koratako Kim Peek, kiu servis kiel prototipo de la ĉefrolulo de la fama filmo Rain Man. Pro tiu rolo la usona aktoro Dustin Hoffman ricevis sian duan Oskaron, entute la filmo ricevis kvar Oskarojn. Kim Peek suferis pro Sciegula simptomaro kaj sciis parkere enhavon de 9 000 libroj. Li havis 58 jarojn.
  • Du virinoj mortis pro la eksplodo en Kutaiso, la dua plej granda urbo en Kartvelio. Laŭ la pli frue farita decido, por konstrui en Kutaiso novan parlamentejon oni detruas 100 metrojn altan ferobetonan monumenton omaĝe al pereintoj dum la Dua mondmilito. La detruado komenciĝis malgraŭ protestoj de la opozicio.

20-a de decembro redakti

24-a de decembro redakti

25-a de decembro redakti

  • Forpasis Knut Haugland, la lasta vivinta partopreninto de la fama ekspedicio Kon-Tiki, dum kiu li servis kiel radiisto. De 1947 ĝis 1990 li estris la Muzeon de la Kon-Tiki. Li havis 92 jarojn.
  • 23-jara niĝeriano Umar Farouk Abdul Mutallab provis eksplodigi la aviadilon de la firmao Delta-Northwest, kiu sekvis el Amsterdamo al Detrojto. Nederlanda reĝisoro kaj produktisto Jasper Shuringa, sidinta apud li, ekvidis, ke ĉe juna teroristo flamis la piedo (al kiu estis ligita eksplodaĵo) kaj estingis ĝin per manoj. Neokazinta sinmortigisto evidentiĝis esti la filo de la fama niĝeria bankestro Umaru Mutallab. Tiu deklaris, ke jam avertis la potencojn pri ekstremismaj inklinoj de sia ido.
  • Turkmentelekom, la sola Interret-liveranto de Turkmenio, blokis aliron al la servoj YouTube kaj LiveJournal.
  • German Gref, estro de la granda rusia banko Sberbank, promesis ekprocesi kontraŭ General Motors, se tiu ne kovros elspezojn de la banko faritajn dum preparado al aĉeto de Opel. Lastmomente General Motors rifuzis pri la vendo de Opel al Sberbank.

26-a de decembro redakti

  • En Moskvo je la 3-a horo nokte nekonata posedanto de ĵipo pafis per traŭmatiga pafilo en la stiriston de la neĝoplugilo, kiu hazarde gratis lian aŭton. La 60-jara viro ricevis vundon de la gambo kaj mortis en la maŝino pro sangoperdo.
  • En Moskvo okazas solena malfermo de granita memortabulo al tradukistoj pereintaj en Afganio dum 1979-1989. La memortabulo estas instalita en la Militista instituto pri fremdaj lingvoj.
  • En Moskvo ekfunkciis tri novaj metrostacioj: Mitino, Mjakinino kaj Volokolamskaja.
  • Yves Rocher, 79-jara fondinto de la tutmonde konata samnoma firmao, mortis en Francio.
  • Boeing-737 de UTAir, fluginta el Omsk al Moskvo, devis urĝe surteriĝi en la flughaveno de Tjumeno post kiam estis trovita misfunkcio de generatoro.

27-a de decembro redakti

  • Dum laŭvica akcio de la protestado de la irana opozicio en Teherano estis pafvundita fare de polico 35-jara Sejed Ali Musavi, la nevo de la ĉefa opoziciulo Mir Hosejn Musavi. La kuglo trafis apud la koro kaj la viro mortis en malsanulejo. Laŭ aserto de la opozicio, entute estis pafmortigita 4 homoj. Oficialuloj malkonfirmis tion.
  • La germanalingva Vikipedio ekhavis la unumilionan artikolon.

28-a de decembro redakti

29-a de decembro redakti

  • En Vladivostoko la rusia ĉefministro Vladimir Putin solene malfermis la novan aŭtomobilan uzinon „Sollers — Ekstrema Oriento“. Tie oni muntos aŭtomobilojn SsangYong kaj UAZ Patriot. Putin diris, ke orkolora UAZ Patriot el la unua partio de tiuj jam estis mendita fare de Silvio Berlusconi. La itala ĉefministro ricevos la rabaton je 10 %.

30-a de decembro redakti

31-a de decembro redakti

  • Ĉesas funkcii la nuklea centralo Ignalina en Litovio, post interkonsento por aliĝo al Eŭropa Unio.
  • En Helsinko 43-jaraĝa albana enmigrinto pafmortigis sian eksan koramikinon kaj kvar ŝiajn kunlaborantojn. Polico ne sukcesis aresti lin ĝis lia sinmortigo.