Declan Galbraith (naskiĝis la 19-an de decembro 1991 estas brita kantisto, kiu publike prezentiĝas ekde la jaro 1999, do ekde la 7-a vivjaro. Li ĝis la knaba voĉoŝanĝiĝo havis brilan sopranan voĉon, kaj post tiam, kantante oktavon pli sube, same klaran tenoran voĉon. Lia patro Alec Galbraith havas skotan devenon kaj lia patrino Siobhan irlandan. Declan Galbraith havas pli junan fratinon. Lia kanta stilo aŭdeble estas en la tradicio de folklora irlanda kantoarto.

Declan Galbraith
en majo 2007 (15-jaraĝa)
en majo 2007 (15-jaraĝa)
Bazaj informoj
Naskiĝo 19-an de decembro 1991 (1991-12-19) (32-jaraĝa)
en Kent
Ĝenroj popmuziko
Instrumentoj voĉo, gitaro, piano
Aktivaj jaroj 1999 ĝis nun
Retejo declan-music.com
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo kantistomuzikistoaktoro • televida aktoro
TTT
Retejo http://www.declan-music.com/
vdr

Biografio redakti

La avo de Declan regis plurajn muzikilojn kaj ofte kunportis la nepon al siaj koncertoj. En aĝo de sep jaroj Declan unuafoje publike kantis en la Charles-Dickens-festivalo en Rochester (Kent). Li komencis partopreni en talentaj konkursoj por junaj kantistoj kaj ene de la unua jaro gajnis 12 el 14 konkursoj.

En produktaĵo de muzika albumo li unuafoje partoprenis kune kun interalie la muzikgrupo Westlife kaj la kantistaj kolegoj Elton John kaj Elvis Presley - en kolekto de popmuzikaj kristnaskaj kantoj li reprezentiĝis per versio de la kanto Walking in the Air. Sekvis publika prezento en la celebraĵo de la regotempa jubileo de la brita reĝino Elizabeto la 2-a en la Katedralo de Sankta Paŭlo en Londono, en kiu li prezentis la kanton Amazing Grace, kaj en koncerto de Elton John kun pli ol 22.000 spektantoj. Plie li en decembro 2002 kantis en la koncertejo Odyssey Arena de Belfasto, simultane konektita al publiko de 80.000 infanoj el ĉiuj mondopartoj - tio rezultigis mencion en la Guinness-libro de mondaj rekordoj.

Post sukceso de muzika albumo en 2002, en kiu la tiam 10-jaraĝa Declan kantis per ankoraŭ infana voĉo, la 1-an de decembro 2006 aperis la unua internacie distribuita albumo de li post la voĉoŝanĝiĝo - sub la titolo Thank You ["Dankon"]. Krom en Britio kaj Irlando, la junulo interalie aparte konatiĝis en Germanio kaj la najbaraj landoj de centra Eŭropo. Pro la sukceso de la albumo Thank You, ankaŭ la primuzika televida kanalo VIVA ekkonsciis pri la junulo kaj en januaro 2007 prezentis la premieron de la muzika filmeto An Angel.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2002: Declan
  • 2006: Thank You
  • 2007: You And Me

Unuopaĵoj redakti

  • 2001: Walking in the Air
  • 2002: Tell Me Why
  • 2006: An Angel
  • 2007: Love Of My Life
  • 2007: Ego You

Eksteraj ligiloj redakti