La Dekreto de Graciano (en latina Decretum GratianiConcordia discordantium canonum,[1] estas verko apartenanta al la kanona juro kiu, kiel indikas ties titolo, klopodas interkonsenti la totalon de la kanonaj regularoj ekzistintaj en la kristana eklezio ekde antaŭaj jarcentoj, multaj el ili kontraŭdiraj inter si. Ties aŭtoro estis la monaĥa juristo Graciano[2] kiu verkis ĝin inter 1140 kaj 1142.[3] Konstituas la unuan parton de la kolekto de ses juraj kanonaj verkoj konata kiel Corpus Iuris Canonici.

Decretum Gratiani
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Graciano
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
La Dekreto de Graciano, verko de kanona juro de la monaĥo kaj juristo kaj profesoro de teologio Graciano.

La Dekreto de Graciano reprezentis gravan atingon por la konsolido jura de la Kristana Eklezio en la Mezepoko. La verko, monumenta laŭ etendo, estas produkto de la agado de kanonisto kaj ne de jura politiko papa, kiu estis kio hegemoniis ĝis tiam.[3]

Kvankam ŝajne la Dekreto ne estis oficiale proklamita (kvankam, laŭ la mezepoka tradicio, estis aprobata de la Papo Eŭgeno la 3-a), atingis grandan disvastigon en la prektiko, pro utileco, kaj pro la aŭtoritato propra de la kolektitaj tekstoj: nome kanonoj de koncilioj kaj ekumenaj kaj lokaj, ĉu eŭropaj, afrikajaziaj, el la Biblio, de la Patristiko kaj de kelkaj fontoj romiaj (en ties dua versio). Krome la verko estis komentata ekzemple de la Papo Aleksandro la 3-a.

  1. Friedrich Heyer, "Der Titel der Kanonessammlung Gratians" (El Título de la Colección de Cánones de Graciano).
  2. Terence McLaughlin, Summa parisiensis ad C., q., d. p. c. et C., q., c. de "Summa Parisiensis on the Decretum Gratiani" (Summae Parisiensis en el Decreto de Graciano) de Toronto.
  3. 3,0 3,1 Enrique Gacto Fernández, Juan Antonio Alejandre García y José María García Marín, "Manual Básico de Historia del Derecho - Temas y antología de textos". 2006 Lasex S.L. pp.166-167. ISBN 84-922890-0-7