Dederstedt

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Dederstedt ekde la 1-a de januaro 2010 estas parto de la tiutage kreita komunumo Seegebiet Mansfelder Land [ze:gebit mansfelda lant], en Esperanto "laga regiono lando de Mansfeld". Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto en Germanio. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ administre sendependa komunumo havis 425 loĝantojn (en la nova komunumo "laga regiono lando de Mansfeld" fine de decembro 2022 vivis sume 8812 homoj).

Dederstedt
Blazono
Dederstedt (Germanio)
Dederstedt (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Mansfeld-Suda Harco
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034773
Poŝtkodo 06295
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 33′ N, 11° 41′ O (mapo)51.54444444444411.688611111111Koordinatoj: 51° 33′ N, 11° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 177 m
Areo 8,67 km²
vdr

Historio redakti

Komence de januaro 2010 la ĝis tiam sendependaj neurbaj komunumoj Amsdorf, Aseleben, Dederstedt, Erdeborn, Hornburg, Lüttchendorf, Neehausen, Röblingen am See, Seeburg, Stedten kaj Wansleben am See kunligiĝis al la nova komunumo.[1] Samtage malfondiĝis la administra komunumaro samnoma, al kiu antaŭe apartenis la loĝloko Dederstedt.

Referencoj redakti

 
la vilaĝa kirko de Dederstedt