DedovŝĉinaDedovŝĉino (ruse дедовщина, „Regado de la avoj“) estas la parte kutime humiligo, ĉikano de la rekrutitaj soldatoj, fare de la pli altranguloj, en la rusia armeo. Ĉikaze ne temas pri akceptaj ritoj - kutima en aliaj fermitaj komunumoj -, sed daŭraj praktikoj dum pli longa tempo. Kelkfoje tio povas konduki al fizikaj vundiĝoj (ostorompiĝo, korpovundiĝo kun morto). Ĝi estas kaŭzo de la ofta dizertado el la rusia armeo. La fenomeno reiras al la cara epoko kaj ankoraŭ ĝis hodiaŭ travivis.

Laŭ raporto de la rusia defenda ministerio, en 2005 mortis 16 soldatoj pro mistraktoj en la rusiaj kazernoj, 276 mortigis sin pro la humiligoj, turmentoj. Oni ellasas ĉiujare 30.000 soldatojn jare kiel nekapablajn por servado pro mistraktado, seksperforto kaj fizika humiligo.

La kazo de Andrej Siĉov redakti

La afero de Andrej Siĉov estis mondkonata en 2006. La 20-jara soldato estis tiel forte mistraktita, ke oni devis amputi liajn ambaŭ krurojn, la genitaliojn kaj partojn de la dekstra mano. La soldataj kuracistoj atestis, ke venenado kondukis al la amputado.

La ĉefakuzito Aleksander Zivjakov estis punita je 4-jara prizono kaj estis malalt-rangigita.

Literaturo redakti

  • Françoise Daucé, Elisabeth Sieca-Kozlowski: Dedovshchina in the Post-Soviet Military: Hazing of Russian Army Conscripts in a Comparative Perspective. (Vorwort von Dale Herspring) Reihe Soviet & Post-Soviet Politics & Society Nr. 28, Ibidem-Verlag: Stuttgart 2006, ISBN 3-89821-616-0.