Defendkirka Fondaĵo

Defendkirka Fondaĵo (rumane Fundația Biserici Fortificate, germane Stiftung Kirchenburgen der Evangelischen Kirche A.B. in Rumänien) estas grava institucio monumentprotektada je Rumanio. Ĝi fonditis en 2015 havante sian sidejon en Sibiu (strato General Magheru 4). Celo estas daŭripova konservo kaj flegado de la kultura legacaro de la tieaj evangelianoj, ĉefe de ne tute 165 defend-preĝejoj. Multaj el ili troveblas ekde la 1990-aj jaroj sur la monda heredaĵo-listo.

Defendkirka Fondaĵo
organizaĵo
Jura formo fondaĵo
vdr
Defendkirka Fondaĵo, emblemo

Historio redakti

 
Strukturo eklezia en 1904
 
Defendokirko de Cristian (Sibiu)

La fortresopreĝejoj de Transilvanio estas sub la administrado de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio, ĝiaj paroĥanaro kaj ekleziaj subdistriktoj. La prizorgado faritis de la vilaĝanoj mem dum multaj generacioj.[1] Pro la elmigrado de multaj transilvaniaj saksoj granda parto de tiaj preĝejoj nur ofte ne pli (normale) funkciis ekde la 1990-aj jaroj.[2]

En 2007 enstalitis do ĉe la Landa konsistorio komandejo priprojekta por sekurigi efikecon koncerne restaŭradojn.[3] La tuton treege apogis Germana societo pri teknika kunlaborado (GTZ).[4]

 
Defendopreĝejo de Brădeni

Post sep jaroj de tiea laboro preparitis estiĝo de vera fondaĵo.[5] En aŭtuno 2015 finfine sukcesis fondo de Defendkirka Fondaĵo kiu ja profitis de ĉiaj antaŭulaj organizaĵoj.[6]

Strukturo redakti

Konsistorio de dek unu personoj kontrolas la negocojn kaj senŝarĝigonte la estraranojn kies postenoj estas strikte honoroficaj. Efektivigas la necesajn aferojn dungitoj en la teamo de la fondaĵburoo.[7]

Komence de la 2022-a jaro kune prezidantis ŝirme la rumania ŝtatprezidanto Klaus Iohannis kaj Frank-Walter Steinmeier, prezidanto de Germanio.[8] Iam jam Traian Băsescu respektive Joachim Gauck same estis responsintaj.[9]

Amikara societo helpadas ekde printempo 2015 kiu figuris je la societa registrejo de Berlino.[10][11]

Agadoj redakti

 
Fondaĵano kun fakuloj kaj proprietulkomisiintoj dum kontrolo de la trabaro de la preĝejo de Laslea post ĵusa restaŭradfino, 2021

Ĉefa tasko estas konstruaj kaj konservadaj entreprenoj ĉe la preĝejoj mem respektive aliaj moveblaj kulturaĵoj. Oni ade ellaboras konceptojn kaj evoluigas strategiojn ĉi-koncernen. Krome kleriga kaj publikreklama laborado gravas, organizado de kulturaj kaj fakaj okazaĵoj, turismo kaj monrimedtrovado.[12] Ekde 2016 publikigitas ankaŭ pluraj fakaĵoj en pluraj lingvoj, ekz. Kirchen und Kirchenburgen in Siebenbürgen (en la lingvoj germana, rumana kaj angla), The Transylvanian Landscape of Fortified Churches. A European Cultural Heritage (en la agnla, germana, rumana kaj franca), Ghid pentru îngrijitorii bisericilor fortificate, Kirchenburgen Rätselspaß, Im Dialog mit Bischof Georg Daniel Teutsch.

Ofte serĉatas kunlaboro kun regionaj kaj internaciaj partneraj organizaĵoj.[13] Inter la inklinaj partneroj menciindas:

  • la komisiinto de la germana federacio registaro pri kulturo kaj amaskomunikokoj (Bonn),[14]
  • la usona ambasado de Bukareŝto[15]
  • la Germana kulturforumo pri Eosta Eŭropo (Potsdam)
  • la registaro de Rumanujo (ekz. pere de la sekcio pri interetnaj rilatoj ĉe la ĝeneralsekretariejo, de la ambasadoj rumaniaj eksterlande)
  • DFDR
  • bavaria ministerio pri familioj, laboro kaj socialaĵoj (Munkeno)[16]
  • naskiĝlokaj organizaĵoj de elmigrintaj transilvaniaj saksoj (Heimatortsgemeinschaften)[17]
  • universitatoj kaj aliaj akademiaj institucioj el la tuta mondo[18]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Fortified Churches Foundation, Technische Universität Berlin (eld.): The Transylvanian Landscape of Fortified Churches. A European Cultural Heritage, p. 11ss.
  2. Stiftung Kirchenburgen (eld.): Kirchen und Kirchenburgen in Siebenbürgen. Tria eldono, Sibiu 2020, p. 3
  3. Stiftung Kirchenburgen (eld.): Im Dialog mit Bischof Georg Daniel Teutsch. Bildband über die Kirchen und Kirchenburgen der Evangelischen Kirche A. B. in Rumänien 150 Jahre nach dem Beginn der Generalkirchenvisitation (1870–1888). Kun bildoj de Stefan Bichler. Sibiu 2020, p. 4
  4. Annemarie Rothe, Gabi Dolff-Bonekämper: Die Kirchenburgenlandschaft Siebenbürgens. Strategien zur Erhaltung des europäischen Kulturerbes der Kirchenburgen in Siebenbürgen/Rumänien. Berlin 2013, p. 57
  5. "Einzigartige Kulturlandschaft erhalten: Interview über die neue Stiftung Kirchenburgen". Ĉe: siebenbuerger.de, 15.5.2014
  6. https://kirchenburgen.org/stiftung
  7. https://kirchenburgen.org/stiftung/ueber-uns
  8. https://www.evang.ro/einrichtungen-werke/kirchliche-einrichtungen/stiftung-kirchenburgen/
  9. "Pressekonferenz zwischen Wehrmauern". Ĉe: evang.ro, 28.4.2016
  10. "Förderverein Kirchenburgen". Arkivita el la originalo je 2022-01-15. Alirita 2022-05-17.
  11. Stiftung Kirchenburgen (eld.): Kirchen und Kirchenburgen in Siebenbürgen. Tria eldono, Sibiu, p. 5.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-01-14. Alirita 2022-05-17.
  13. https://kirchenburgen.org/partner/
  14. "Kulturstaatsministerin Grütters besuchte Siebenbürgen"
  15. "AFCP: US-Unterstützung für drei Kirchenburgen"
  16. "Reiseführer Kirchenburgen im Taschenformat"
  17. "Gemeinsam Hand anlegen – aber richtig!" Ĉe: adz.ro, 24.6.2021
  18. "Reisen - Retten - Restaurieren: Die Bedeutung des Fachtourismus für die Kirchenburgen Siebenbürgens". Ĉe: ikgs.de, 27.2.2019