Defendo de Wizna okazis en la tagoj 7-10 de septembro 1939 en ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo Wizna nord-oriente de Łomża. La batalo, nomata Polaj Termopiloj, malgraŭ grandega misproporcio inter la fortoj de polaj defendintoj sub komando de la kapitano de Korpuso pri Landlima Protekto Władysław Raginis kaj la germanaj fortoj de generalo Heinz Guderian iĝis unu el la la plej heroaj, sed samtempe la malplej konataj epizodoj de la Dua Mondmilito.

La Defendo de Wizna

Kontraŭ 42 200 germanaj soldatoj, 350 tankoj, 457 bombkanonoj, kanonoj kaj grenadĵetiloj kaj aera apogo de Luftwaffe batalis 720 poloj – unu polo kontraŭ proksimume sesdeko de germanoj. Nur dekkelkaj polaj soldatoj iris germanan malliberon. Ĉiuj ceteraj pereis batalante ĝis la fino, defendante la Patrion. La komandanto Władysław Raginis plenumis ĵuran promeson, ke viva ne redonos la defendataj pozicioj. Post elĉerpiĝo de municio kaj ordono kapitulaci al la lastaj saviĝintaj subalternuloj, li sola restis sur la posteno de komandado kaj memmortiĝis disŝirante per grenado.

Post la batalo redakti

Defendado de Wizna, malgraŭ ega misproporcio de la fortoj, kion konsciis la defendintoj, estis gravega. Tio permesis haltigi armeon de Guderian por 2 tagoj. En tiu ĉi tempo formiĝis la armeo de Varsovio, konsistanta el restaĵoj de polaj militfortoj irantaj de diversaj landpartoj defendi la ĉefurbon. Ankaŭ multe da polaj taĉmentoj gajnis tempon por retiriĝi militorde al Rumanio. Baldaŭ Guderian aneksis Breston, kie la 22-an de septembro salutis germanan-sovetunian paradon.

Postmilite ĉiuj ŝirmejoj estis detruitaj. En ruinaĵoj de la komandejo troviĝas monumento – multe da jaroj post la morto de Raginis oni fiksis ĉi tie modestan tabulon: Pasanto, diru al la Patrio, ke ni batalis ĝis la fino, plenumante sian devon. Ceteraj ŝirmejoj estas en tre malbona stato. Krom la monumento en Strękowa Monto en Wizna mem estas monumento dediĉita al la polaj defendintoj de la 1939 kaj la monumento-kanono omaĝe al kapitano Brykalski.

Defendo de Wizna en la kulturo redakti

Pri la defendo de Wizna traktas interalie verko de la sveda metalroka ensemblo Sabaton titolita 40:1. En intervjuo por ĵurnalo Rzeczpospolita (La Respubliko) la bandestro Joakim Brodén, diris:

Pola fervora subtenanto sendis al ni iam informon pri batalo de Wizna. Kiam ni tralegis pri agoj de kapitano Władysław Raginis kaj de liaj amikoj, tio estis por ni tiom nekredebla historio, ke ni unue opiniis, ke ne povas esti vera. Tia senprecedenca kuraĝo por ke 720 soldatoj opoziciis kontraŭ 42 miloj de germanoj! Ni tuj ekkonsideris ke tio estas la plej interesa batalo en la historio, kaj kompreneble ni verkis pri tio kanton "40:1".

Krom tiu ĉi verko estiĝis i.a. pola dokumenta filmo, kaj lige al menciita verko oni aldonis amatoran telediskon. Havebla estas ankaŭ komikso dediĉita al tiu ĉi batalo.

Bibliografio redakti

  • Kosztyła Zygmunt, Obrona odcinka „Wizna” 1939 (Defendo de la distanco "Wizna" 1939), BKD (Bitwy, Kampanie, Dowódcy) [7/76], 1976.
  • Kupidura P., Zahor M., Wizna, „Wojskowy Przegląd Techniczny i Logistyczny”, nr 3, 1999.
  • Stawiński Kazimierz, Bój pod Wizną (Batalo de Wizna), Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, Warszawa 1964.
  • Wiktorzak A., Wizna – „Polskie Termopile”, „Głos Weterana” nr 9, 1997.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti