Dehivala-Maunt Lavinia
Dehivala-Maunt Lavinia, laŭ sinhala lingvo දෙහිවල-ගල්කිස්ස, laŭ tamila lingvo தெஹிவளை-கல்கிசை estas unuigita, marborda, la plej granda antaŭurbo de Kolombo (urbo) en Srilanko en Okcidenta Provinco.
Dehivala-Maunt Lavinia | |||
---|---|---|---|
antaŭurbo | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Srilanko | ||
Provinco | Okcidenta Provinco | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 234 559 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 28 805 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 50′ N, 79° 53′ O (mapo)6.839722222222279.875833333333Koordinatoj: 6° 50′ N, 79° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 m [+] | ||
Areo | 8,14 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dehiwala-Mount Lavinia [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 0-? m
- Loĝantaro: 234 559 (en 2021) [1]
- Horzono: UTC + 5:30 (somere UTC+6)
- Telefonkodo:
- Poŝtkodoj:
Geografio redakti
Dehivala-Maunt Lavinia estas situanta tuj sude de urbocentro de Kolombo laŭ Hinda Oceano.
Historio redakti
Dum la Dua Bura milito la britoj establis tie koncentrejon, dum la 2-a mondmilito militistan hospitalon.
Dehivala-Maunt Lavinia estas unuigita urbego, la fondintaj komunumoj estas Dehivala, banloko Maunt Lavinia kaj kelkaj malpli gravaj urbetoj.
Dehivala redakti
La iama sendependa urbo Dehivala havis rapidan industriiĝon en la malfrua 20-a jarcento. Ankaŭ grandaj vendejoj trovis tie liberajn lokojn.
Maunt Lavinia redakti
Tiu loko estis fama banloko pro la maraj plaĝoj, eĉ aparta strando por samseksemuloj troviĝas ĉi tie. La ĝermo de la loko estis domo de guberniestro en la fruaj 1800-aj jaroj. Lavinia estis knabino, pri kiu oni konas legendon. Ekzistas ankaŭ aliaj klarigoj pri Lavinia. Ekde 1947 la domo iĝis hotelo. Maunt Lavinia ankaŭ fanfaronas pri prestiĝa kolegio.
Trafiko redakti
Ĉefŝoseo laŭ la marbordo tuŝas la unuigitan urbegon.
Klimato redakti
La klimato de Dehivala-Maunt Lavinia estas ekvatora. La temperaturo varias inter 24-31 °C. Jare pluvas po 2402 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas, tamen en januaro kaj februaro iom malpli.
Vidindaĵoj redakti
- la menciita hotelo Maunt Lavinia estas nun komforta hotelo
- en Dehivala estas bestoĝardeno, la plej granda en Azio
- pluraj temploj
- plaĝoj