Deir el-BalahDayr al-Balah (arabe دير البلح) estas setlejo en la centro de la Gaza Sektoro kaj estas la administra centro de samnoma gubernio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Mediteranea Maro kaj estas konata pro siaj daktilopalmoj.

Deir el-Balah
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 49 751  (2006) [+]
Loĝdenso 3 384 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 25′ N, 34° 21′ O (mapo)31.41899444444434.351602777778Koordinatoj: 31° 25′ N, 34° 21′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 14,7 km² (1 470 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Deir el-Balah (Palestina aŭtonomio)
Deir el-Balah (Palestina aŭtonomio)
DEC
Deir el-Balah
Deir el-Balah
Situo de Deir el-Balah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deir al-Balah [+]
vdr

Dum arkeologiaj elfosaĵoj en la setlejo malkovriĝis tombejo el la malfrua bronza epoko, en kiu troviĝis interalie argilaj kaj bronzaj ujoj kaj arta mozaika planko. Dum la jaro 372 la kristana sanktulino Helena fondis monaĥejon en la areo.

La komunumo nun estas forta subtenejo de la politika partio Hamas: dum la elektoj de februaro 2005, 13 el la 15 postenoj de urbaj konsilianoj doniĝis al anoj de Hamas, kaj la urbestro, elektita fine de januaro 2005 ankaŭ apartenas al la partio.

Historio redakti

Dum la krucmilito de la jaro 1149, Deir al-Balah, kiu tiuepoke havis la nomon Darum, iĝis bastiono de la Templanoj kaj la Malta Ordeno. Fortikaĵoj konstruiĝis, kiuj iĝis bazoj por atakoj al la armeoj de la islamanaj Fatimidoj, kiuj estis retiriĝintaj el la areo de la nuna Gaza Sektoro kaj havis sian bazon en la urbo Aŝkelon. Fine de la jaro 1170, la armeo de la militestro Saladino ekinvadis Palestinon en Darum. La bataloj inter kristanaj kaj islamanaj armeoj pri la regiono daŭriĝis. Post kiam la islamanaj regantoj de la dinastio Ajubidoj estis puĉitaj fare de la Mamelukoj en Kairo, Deir el-Balah inter la jaroj 1250 kaj 1517 estis sub mameluka rego. Regula vojo de mamelukaj mesaĝistoj gvidis de Kairo tra Rafah kaj Deir el-Balah, kaj de tie plu nordorienten al Damasko. Stratoj, pontoj kaj ripozejoj konstruiĝis por plifaciligi la mesaĝadon. La farmistoj de Deir el-Balah dum tiu periodo produktis hordeon kaj tritikon, vinberojn kaj vitofoliojn, olivojn, frambojn, limonojn, figojn, dolĉajn melonojn kaj daktilojn.

Demografio redakti

Laŭ la centra statistika oficejo de Palestino, fine de la jaro 2005 Deir al-Balah havis 47.938 loĝantojn, kaj la rifuĝejo Deir al-Balah fine de junio 2006 19.534 loĝantojn. Post la retiriĝo de israelaj setlantoj el Kfar Darom, parto de la setlejaro Guŝ Katif, en aŭgusto 2005, la teritorio iĝis komplete islamana.