Dek unu estas pli, ol tri

Dek unu estas pli, ol tri, origine hungare Tizenegy több mint három estis grava televizia filmo dum la socialismo en Hungario.

Tizenegy több mint három
filmo
Originala titolo Dek unu estas pli, ol tri
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1976
Daŭro 56 minutoj
Reĝisoro(j) László Nemere
Produktisto(j) Hungara Televizio
Scenaro Erzsébet Galgóczi
vdr

Rolantoj redakti

Historia epoko redakti

La filmo estis kreita en la tiam unusola televizio. La historio okazas en la tiama nuntempo, en malgranda minista komunumo, kie ĉiuj konas ĉiujn. Nemirinde estas videbla vivo de la ministoj dum la socialismo, pri kio neniu atendu kritikon.

Historio redakti

La historio disvolviĝas en la sistemo In medias res (en la mezo de la aferoj), tial rekte nur tiu komprenas la filmon, kiu perfekte konas vivon dum la socialismo.

Dum minado de karbo fajro estiĝas, ŝajnas, multe da ministoj mortos. Tuj ekagas la savista grupo, kies ĉefo ĝuste estas tiu, kiu sekrete amindumas al tiu ministo, kiu laboras ĉe la fajro. La ĉefsavisto konstatas la eblecojn. Estas jam du fajroj, ie laboras 11, en la alia fajro nur 3. Pro la interna vento aŭ ili savos 11, aŭ 3, savi ĉiujn ne eblas. Li ordonas ŝanĝi direkton de la vento, sekve estas granda ŝanco savi 11.opo. Okazas heroa savado, tiu grupo atingas la elirejon helpe da la savistoj, nur 3 homoj mortas (ankaŭ la menciita ministo).

La ĉefsavisto teorie bone agis, ja 11 estas pli, ol tri. Tamen laŭmore li iĝis kadavro, ja tiam li devis transdoni la estrecon al la vicsavisto. Supozeble ankaŭ li savos 11 kaj ne 3, sed li havas egalajn rilatojn al ĉiuj ministoj.

Fontoj redakti