Dekana Preĝejo de Sankta Maria Magdalena

La Dekana Preĝejo de Sankta Maria Magdalena en Karlovy Vary estas unu el la plej valoraj kaj elstaraj memorindaĵoj de kulmina baroko en Bohemio.

Dekana Preĝejo de Sankta Maria Magdalena

Ĝi estis konstruita laŭ projekto de elstara praga arkitekto Kilian Ignaz Dientzenhofer. (Origine sur tiu ĉi loko staris gotika preĝejeto el la jaro 1485, kiu forbrulis dum brulkatastrofo en la jaro 1604). Iniciatinto de la nova grandioza preĝejo estis imperiestro Karolo la 6-a, kiu vizitis la urbon Karlovy Vary en la jaro 1721 kaj donacis mil dukatojn por la nova preĝejo al grandmajstro de la ordeno de Kruckavaliroj "kun ruĝa stelo", kiu poste konstruadon organizis. La unuan bazan ŝtonon oni metis en la jaro 1732 kaj jam en la jaro 1736 (t.e. post kvar jaroj) la preĝejo estis finkonstruita. Sed internan ekipaĵon oni kompletigis ankoraŭ dum la unua duono de la 18-a jarcento. La navo havas formon de elipso - la fronto direktas al Foirejo (tržiště). Paro de turoj kun bulbaj kaskoj estas tre efika. La turoj estas simetrie lokitaj kaj inter ili estas geometrie farite stuka ornam-aĵo kun karakterizaj signoj de baroka stilo. (En la keloj estas videblaj dikaj tavoloj de termofonta ŝtono aragonito)

Priskribo de preĝejo redakti

Eksterejo redakti

Temas pri grava baroka templo. En antaŭa parto estas du turoj. Sur ĉiu el ili estas de tri flankoj estas horloĝoj.

Interioro redakti

En bela interioro estas valora altara bildo de E. Dollhopf, poste sekva altara bildo, kiu montras Marian Magdalenan (de Josef Kramolín), du gotikaj statuoj montrantaj Madonon kaj altaraj skupltaĵoj de J. Eberl.