Dekanujodekanejo[1] (el la latina vorto decanatus), iam renkonteblas ankaŭ la nesistema formo dekanato, estas administra unuo de la Romkatolika kaj anglikana eklezio, origine teritorio de pli-malpli dek paroĥoj (greke deka = dek). Reale, tia ĉi eklezia distrikto konsistas el diversa nombro da paroĥoj. Kelkaj dekanujoj kune formas teritorion de episkopujo.

Estro de dekanujo nomiĝas dekano. En iuj landoj oni lin nomas vikario kaj la administra unuo tial nomiĝas vikaria distrikto (ekzemple en Bohemio li estas okrskový vikář (distrikta vikario) kaj la teritorio vikariát; en Polio la estro estas wikariusz rejonowy (distrikta vikario) kaj la teritorio wikariat rejonowy).

La funkcion de dekano kutime plenumas paroĥestro de iu paroĥo apartenanta al la dekanujo. Dekanon ĉiam nomumas episkopo.

Responda unuo en la protestanta eklezio estas en iuj regionoj ankaŭ dekanujo, aliloke eklezia distrikto. Responda estra funkcio do nomiĝas dekanosuperintendanto.

Referencoj redakti