Dekdutonismo

muzika kompona metodo egale uzanta ĉiujn 12 tonojn de la kromata gamo

Dekdutonismo estas kompozicia doktrino, laŭ kiu komponistoj verkis dekdutonisman muzikon per dekdutona serio. Ĝi traktas la dekdu tonojn el la kromata gamo laŭ la egalgrade temperita agordosistemo komplete egalrajtaj (tio signifas: sen la superregado de "baztono"). La fundamentoj de la dekdutonismo evoluis komence de la 20-a jarcento. Dekdutonisma muziko estas konfuzebla nek per kromata muziko (en kiu ja ankaŭ ĉiuj dekdu tonoj povas aperi en malvasta spaco, sed ankoraŭ kondiĉigas tonalecon) nek per maltonaleco. La dekdutonismo transprenas la rolon de muzika ordoprincipo, kiun antaŭe posedis la funkcia harmoniko de la tonaleco. Ĉar la aplikado de la dekdutonismo estas tute diferenca disde la aŭdosperto, dekdutonismo ne estas muzikstilo (kiel ekz. la impresionismo) aŭ ĝenro, sed signifas la kompozicimetodon bazantan la muzikaĵon.

Arnold Schönberg, unu el la inventintoj de la dekdutonismo

Dekdutonisma muziko kaj la ĝin bazanta dekdutonismo estas ĝeneralaj, interstilaj nocioj. Male la nocio dodekafonio (greke: dodeka = 12, fone = voĉo), kiun enkondukis René Leibowitz, kutime signifas la teknikon de la „komponado kun dekdu tonoj nur rilataj unu kun la alia“ evoluigitan de Arnold Schönberg.

Ekesto redakti

Ĉ. 1920 en Wien ekestis du diferencaj dekdutonismaj metodoj. La laŭtempe pli frua estis tiu de Josef Matthias Hauer ekde 1919. Muzikhistorie pli influhava kaj sekvoriĉa tamen estis la „metodo kun dekdu tonoj nur rilataj unu kun la alia“, fondita de Arnold Schönberg ekde ĉ. 1921. Nuntempe oni komprenas per la nocioj dekdutonismo (aŭ dodekafonio) plejparte la metodon devena de Schönberg.

Koncerne la evoluon kaj antaŭ ĉio teorian fundamentigon de la dekdutonismo nomendas la germana filozofo Theodor W. Adorno (1903-1969), kiu interpretis la dekdutonismon kiel la progresema respondo al la tonaleco, liaopinie fariĝinta reakcia, kaj kiu ankaŭ mem komponis pecoj laŭ dekdutonisma metodo. Tamen lia traktado de dekdutonaj serioj neniam estis tiel rigora kiel ekz. ĉe Schönberg, sed li defendis, ankaŭ teorie, certan artistan liberecon, kiun li vidis endanĝeriĝi pro troa ortodoksa traktado de la dekdutonismo. Ekz. por la enmuzikigo de la poemo "Entlang" (laŭlonge, op. 5, No 4)) li plilonĝigis la tonserion je 98 tonoj.[1] Adorno muzike konsilis Thomas Mann por ties romano Doktor Faustus, precipe koncerne la muzikteoriaj meditadoj pri la dekdutonismo ka dekdutonisma tekniko.[2]

Dekdutonismo laŭ Josef Matthias Hauer redakti

Hauer evoluigis en 1919, ekde sia "sonkoloro-teorio", la postulon pri sonkolora tonaleco ene de tonala melodio, kies "leĝo" konstistas en tio, "ke ene de certa tonserio neniu tono ripetiĝu, kaj neniu estu preterlasata" (Vom Wesen des Musikalischen, 1920 – Tio same estas la plej frua priskribo de dekdutona serio). Lia "Nomos" op.19 (1919) validas kiel unua dekdutonisma komponaĵo entute. Hauer evoluigis en la jaro 1921 la 44 tropojn, ordosistemon en la dekdutona spaco baziĝantan sur heksakordoj (sestonaroj), el kiuj po du formas tropon ("turnoj", laŭ la senco formuloj), kiuj faciligas la superrigardon kaj aplikadon de la ecoj (ekz. simetrioj) de ĉiuj kombine eblaj dekdutonaj serioj (12! = 479.001.600). Hauer ĉicele evoluigis propran notacion. En 1926 li evoluigis dekdutonan sonserion („kontinuon“), akordsekvon formitan el la dekdutona serio, kiun li plue uzis kiel bazon de komponaĵo. Liaj komponaĵoj el inter 1919 kaj 1940 baziĝas plejparte sur variaĵoj de komponantotekniko, sur tropotekniko aŭ la kontinuotekniko. Post 1940 Hauer skribis, surbaze de siaj filozofiaj rezonadoj, nur t.n. "dekdutonajn ludojn".

La diferencoj inter la dekdutonisma tekniko de Hauer kaj la "komponado per 12 tonoj" de Schönberg estas gravaj. La rezonado de Hauer pli kaj pli estis pregita de filozofio kaj mondkoncepto, de la spiritiĝo de muziko, de la foriro de ĉiu individua artista esprimo, sed ankaŭ de melodio kaj harmoniko.

Dekdutonismo laŭ Arnold Schönberg redakti

 
La 4-a movimento de Kvarteto n-ro 2 de Schönberg


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Decida elemento de la "komponado per 12 tonoj" ĉe Arnold Schönberg estas tonserioj, en kiuj ĉiuj 12 tonoj de oktavo aperas unufoje. Male al la tradicia tonala muziko ĉiuj intervaloj estas konsiderataj tute egalrajtaj, la juĝa diferencigo inter disonancoj (dissolvendaj) kaj konsonancoj (favorigitaj) forfalas, ambaŭ estas egalrangaj ("emancipiĝo de la disonanco"). Ĉar la oktavo en la tradicia muziko estas konsonanco, sed en la teorio de la dekdutonismo estas ekskludita de la egalrajteco de la intervaloj, la teorio estas ĉiloke iomete malkonsistenca. Tiun ĉi problemon Schönberg solvis per tio, ke li rigardis la oktavon ĉirilate ne kiel intervalo, sed kiel ebleco, prezenti donitan tonon per oktavotransŝovo en variaj sonkoloroj.

La dekdutona serio aperas en kvar formoj: praformo, invertado (ascendaj intervaloj estas anstataŭitaj per samgrandaj malascendaj), kankro (la serio estas retrolegata) kaj kankroinvertado. El ĉiuj kvar formoj oni povas formi 12 transponaĵojn (elire ekde ĉiu tono de la kromata gamo), tiel ke 48 serioj estas algrupigendaj al dekdutona serio.

Ekzemploj por la kvar formoj de dudektona serio:

 
praformo
 
invertado
 
kankro
 
kankroinvertado

Dekdutona serio estas la melodia, sed ankaŭ la harmonia materialbazo por dekdutonisma komponaĵo.

Post sia vasta deturniĝo de la tonaleco komence de la 20-a jarcento Arnold Schönberg kaj siaj disĉiploj, ĉefe Alban Berg kaj Anton Webern, konsideris la dekdutonismon kiel fundamente nova principo de muzika komponado kaj logika, evolua kontinuigo de la muzikhistorio. Ankaŭ por multaj komponistoj, kiuj ne estis senperaj disĉiploj de Schönberg kaj ties rondo, dekdutonismo iĝis bazo por abundeco da personaj stiloj, etendiĝantaj ekde strikta, preskaŭ mekanika aplikado (ekz. ĉe René Leibowitz) ĝis pliampleksigita tonaleco (ekz. ĉe Frank MartinLeonard Bernstein).

Post la elmigrado de Schönberg en Usonon kaj la ekinstruado tie la dekdutonismo precipe disvastiĝis en norda Ameriko. En okcidenta Eŭropo ĝin forŝovis post la Dua Mondmilito la seria muziko, kiu sin konsideris pluevoluigo de la dekdutonismo precipe en la elformado de Anton Webern.

Dekdutonisma muziko en filmo kaj plurmedio redakti

La dekdutonisma muziko foje estis uzata kiel filmmuziko ĉe komponistoj kiel Jerry GoldsmithLeonard Rosenman. Elstara ekzemplo estas la muziko, komponita de Jerry Goldsmith por la filmo La planète des singes de Pierre Boulle, pulsanta, simfonia, atonala muziko.

La svisa komponisto kaj operintendanto Rolf Liebermann kombinis en 1988 propran dekdutonisman muzikon kun ĵazo de sia samlandano George Gruntz kaj kun libreto de Allen Ginsberg por la plurmedia produktaĵo „Cosmopolitan Greetings“.

Referencoj redakti

  1. Stefan Müller-Doohm, "Adorno", Eine Biographie
  2. Gerhard Schweppenhäuser, „Theodor W. Adorno zur Einführung“

Literaturo redakti

  • Michael Beiche: Artikel Zwölftonmusik im Handwörterbuch der musikalischen Terminologie, herausgegeben von Hans Heinrich Eggebrecht (jetzt: Albrecht Riethmüller). Wiesbaden: Steiner 1971ff
  • Herbert Eimert: Lehrbuch der Zwölftontechnik. Wiesbaden: Breitkopf & Härtel 1952
  • Nikolaus Fheodoroff: Josef Matthias Hauer. Schriften. Manifeste. Dokumente. Edition Österreichische Musikzeit, Wien 2003
  • Eberhard Freitag: Schönberg. Reinbek bei Hamburg: Rowohlt 1973
  • Josef Matthias Hauer: Vom Wesen des Musikalischen. Leipzig/Wien: Waldheim-Eberle 1920
  • Hanns Jelinek: Anleitung zur Zwölftonkomposition (1952-58), 2 Teile in 4 Bänden. Wien: UE 1967 2teA
  • Ernst Krenek: Studies in Counterpoint (1940), deutsch: Zwölfton-Kontrapunkt-Studien, Mainz: Schott 1952
  • René Leibowitz: Schoenberg et son école (1947). Paris: Janin, 1947
  • René Leibowitz: Introduction a la musique de douze sons (1949). Paris: L´Arche, 1949
  • Arnold Schönberg: Stil und Gedanke. Frankfurt am Main: Fischer Taschenbuch, 1992
  • Arnold Schönberg: Komposition mit zwölf Tönen (1935), in: Stil und Gedanke
  • Anton Webern: Der Weg zur Neuen Musik (16 Vorträge 1932). Wien: Universal Edition 1960
  • Johann Sengstschmid: Zwischen Trope und Zwölftonspiel. Regensburg: Gustav Bosse 1980
  • Josef Rufer: Die Komposition mit zwölf Tönen. Bärenreiter 1966

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti