La Deklaro de Korfuo estis subskribita la 20-an de julio 1917, dum la unua mondmilito. Ĝi deklaris deziron je kreo de unueca sudslava ŝtato Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj post la unua mondmilito.

La deklaron subskribis la ĉefministro de la serba registaro (en elmigrado en Korfuo), Nikola Pašić kaj la komisiitoj de la londona Jugoslava Komitato.

La deklaro urĝis establon de konstitucia reĝlando dum regado de la Dinastio Karađorđević. Oni deklaris, ke tiu ŝtato garantias samajn rajtojn por la religiaj kaj naciaj grupoj.

La deklaro kondukis al tio, ke la kroatoj pli kaj pli simpatiis al la jugoslava movado kaj la entento ekapogis la jugoslavajn interesojn. Tio antaŭsignis malkonstruon de la Habsburga monarkio.

Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj fondiĝisla 1-an de decembro 1918.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti