Deklatero

plurlatero de dek lateroj kaj dek anguloj

En geometrio, deklatero estas plurlatero kun 10 lateroj.

Regula deklatero
Bildo
Simbolo de Schläfli {10}
t{5}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)10o
(o)5(o)
Verticoj 10
Lateroj 10
Geometria simetria grupo Duedra (D10)
Areo
(t estas la latera longo)
Ena angulo 144°
vdr

Regulaj deklateroj redakti

Regula deklatero estas deklatero kiu estas regula plurlatero.

Ĉe konveksa regula deklatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 144°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {10}.

Nekonveksa regula deklatero estas 10-latera stelo, stelodeklatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {10/3}.

Regula deklatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:

  • Konstrui regulan kvinlateron.
  • Konstrui ĉirkaŭskribitan cirklon ĉirkaŭ la kvinlatero (verŝajne ĝi jam estos konstruita dum la konstruo de la kvinlatero).
  • Disdividi ĉiun arkon de la ĉirkaŭskribita cirklo inter du najbaraj verticoj de la kvinlatero je du egalaj duonoj.
  • Verticoj de la kvinlatero kune kun la mezpunktoj de la arkoj estas 10 verticoj de la regula deklatero.

La areo de regula deklatero de latera longo t estas

 


Deklateroj en pluredroj redakti

 
La senpintigita dekduedro havas 12 deklaterajn edrojn.
 
La deklatera prismo havas du deklaterajn edrojn.
 
La deklatera kontraŭprismo havas du deklaterajn edrojn.

Uzoj de deklateroj redakti

 
Ombrelo de formo de regula deklatero

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti