Dekretoj de Břetislav

Dekretoj de Břetislav estas aro de leĝoj, proklamitaj en la jaro 1039 super la tombo de Sankta Adalberto en Gniezno de ĉeĥa princo Břetislav la 1-a. Temas pri la plej malnova ĉeĥa jura memoraĵo kaj grava historia fonto, liveranta signifajn informojn pri la frumezepoka socio, dume nur parte kristanigita.

Dekretoj de Břetislav
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La dekretoj celis malaperigi ĉiujn paganajn kutimojn, konserviĝintajn inter la nur mallonge kristana loĝantaro. Ili severe batalis kontraŭ la paganaj kredoj, superstiĉoj kaj sorĉoj, senĉese miksataj en la kristanan kredon.

La dekretoj menciis peko ekzemple ankaŭ tiajn okazojn, se viro forpelis sian edzinon kaj anstataŭis ŝin per alia, eksteredzajn infanojn, malagnoskadon de senlaboraj dimanĉoj kaj festoj kaj alian. La punoj por tiaj agoj estis tre diversaj kaj ofte severaj - ekz. vendo de la tuta familio en eksterlandan sklavrilaton, ellandigo, sekvestro de la tuta havaĵo, korpaj punoj kiel vipado, monpunoj ktp. Se la akuzito kontestis sian kulpon, kaj ne estis atestantoj por pruvi la agon, estis akceptataj pruvoj de Dia juĝo, dum la 11-a jarcento tre ofta.