Por samtitola artikolo vidu la paĝon Delfshaven (metroo de Roterdamo).

Delfshaven estas urboparto nederlande nomata stadsgebied (urbteritorio; antaŭ 2014 deelgemeente aŭ partmunicipo) de la municipo Roterdamo en la provinco Sud-Holando de Nederlando. La partmunicipo je la 1-a de januaro 2004 havis 73 000 loĝantojn kaj kovras areon de 5,80 km². Ĝi situas ĉe la dekstra (norda) bordo de la rivero Nova Maso.

Malnova mapo (malfruaj jaroj 1860) de Delfshaven, ankoraŭ kiel memstara municipo.
La Voorhaven en Delfshaven.

La malnova Historia Delfshaven, la popola kvartalo Spangen kaj la trankvila Oud Mathenesse kaŭzas multan variadon en la partmunicipo.

Historio redakti

Delfshaven ekekzistis ĉirkaŭ 1400 kiel haveno de la urbo Delft. Ĉi tiu urbo volis konkuri kun la havenoj de Rotterdam kaj Dordrecht. En la 17a jarcento, iĝis prosperega kiam Delft estis unu el la deksep ĉambroj de la V.O.C.. Poste tamen dekadencis. En 1795 la haveno sin deklaris nedependa de la urbo Delft. En 1825 ricevis urbrajtojn. Post la mezo de la 19a jarcento, kreskis rapide kaj iĝis praurbo por Roterdamo. En la jaro 1886, Roterdamo aneksis Delfshaven kaj en la jardekoj kiu sekvis, la municipo konstruis loĝejojn kaj industrion en la polderoj kiu antaŭe ĉirkaŭis Delfshaven.

Ekde 1960, la historia centro de Delfshaven estas beschermd stadsgezicht (protektata urbvido).

Vidu ankaŭ redakti