Delico de Budho
Delico de Budho (ĉine 罗汉 菜 (luóhàn zhāi) (angle Buddha's delight) estas fama vegetara manĝaĵo el la ĉina kuirarto. Tradicie la budhismaj monaĥoj kiuj praktikas vegetaran dieton ĝuas tiun manĝaĵon, sed ankaŭ ĝi ĉiam pli vendiĝas kiel vegetara manĝaĵo en ĉinaj restoracioj.
La manĝaĵo konsistas el variaj legomoj kaj aliaj vegetaraj ingrediencoj kiel tofuo kaj fungoj (minimume 10 sed ofte 18 ĝis 35). La uzo de certaj ingrediencoj varias konsiderinde en kaj ekster Azio.
Kelkaj ingrediencoj redakti
- Tuberoj de Sagofolia sagitario (慈菇; pinjine: cí gū).[1]
- Faluso (Phallus indusiatus) (竹笙, pinjine: zhúshēng, aŭ 竹荪; pinjine: zhúsūn).[1]
- Bambuŝosoj (simpligita: 笋; tradicia; 筍; pinjine: sǔn).[2]
- Tofuhaŭto (腐竹; pinjine: fǔ zhú, ankaŭ nomata bambuo de tofuo).[1]
- Ŝitako (Lentinula edodes) (冬菇; pinjine: dōnggū).[1]
- Karotoj (tradicia: 胡蘿蔔; simpligita: 胡萝卜, pinjine: hú luóbo; aŭ tradicia: 紅蘿蔔; simpligita: 红萝卜, pinjine: hóng luóbo).[2]
- Celofannudeloj (粉絲; pinjine: fěn sī; ankaŭ nomata fazeolfadenoj).[2]
- Hemerokalidoj (金针; pinjine: jīnzhēn; ankaŭ nomata oraj pingloj).[1]
- Nostoko (tradicia: 髮菜; simpligita: 发菜; pinjine: fàcài; cianobakterio parenca al nigra hararo).[3]
- Semoj de ginkgo (tradicia: 銀杏; simpligita: 银杏, pinjine: yín xìng; aŭ 白果, pinjine: bái guǒ).[3]
- Semoj de lotuso (蓮子; pinjine: liánzǐ).[4]
- Pekina brasiko (大白菜; pinjine: dà báicài).[3]
- Arakidoj (花生; pinjine: huāshēng).[1]
- Kunguŝaj pizoj (tradicia: 荷蘭豆; simpligita: 荷兰豆; pinjine: hélándòu).[5]
- Tofuo fritita (炸豆腐; pinjine: zhá dòufǔ).[1]
- Trapoj (tradicia: 荸薺; simpligita: 荸荠; pinjine: bíqí). ankaŭ nomata Akvokaŝtano[1]
- Sejtano fritita aŭ brezita (tradicia: 麵筋, simpligita: 面筋; pinjine: miàn jīn).[5]
- Judasoreloj (木耳; pinjine: mù ěr; ankaŭ nomata nigra fungo).[2]
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Greet the Year of the Tiger with a traditional new year's stew (angle). Alirita 30-a de aprilo 2009.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Florence Lin. (1983) Florence Lin's Chinese vegetarian cookbook. Shambhala. ISBN 9780877732525.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Grace Young, Alan Richardson. (1999) The Wisdom of the Chinese Kitchen: Classic Family Recipes for Celebration. Simon & Schuster. ISBN 9780684847399.
- ↑ Jai a delight in the Chinese new year. Alirita 30-a de aprilo 2009.
- ↑ 5,0 5,1 Nina Simonds. (2005) The food of China: a journey for food lovers. Murdoch Books, p. 204. ISBN 9781740454636.