Demades (greke: Δημάδης; naskiĝinta ĉ. 380 a.K., mortinta ĉ. 319) estis antikva greka oratoro kaj politikisto en Ateno.

Demades
Persona informo
Naskiĝo 380 a.K.
en Upper Paiania
Morto
en Pella
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Okupo
Okupo politikistooratoro
vdr

Demades estis talenta, sprita, brilega kaj sagaca retorikisto malgraŭ ke mankis al li profesia trejniĝo. Tamen konata estis ankaŭ lia senskrupuleco kaj subaĉetiĝemo. Originante el malalta socia klaso li laboris eĉ kiel remisto. Baldaŭ poste li iĝis rivalo de Demosteno. Kaptite ĉe Keroneo en la jaro 338 de la makedonoj li gajnis la bonvolon de reĝo Filipo.

Je ties plaĉo Demades sukcese peris bonajn rilatojn inter la makedonoj kaj la atenanoj. De tiam Demades gravegis politikiste en Ateno kvankam li antaŭ neniu kaŝis siajn makedonajn financantojn.

Li estis murdita de makedono, kiam sendis lin la atenanoj en 319 al Antipatro por atingi la finon de la makedona okupado en Muniĥia. Kassandros, filo de Antipatro, estis la komisiinto de la mortigo de Demades kaj de ties filo Demeas post kiam li lernis el kaŝe legitaj epistoloj pri perfidaj planoj de Demades kontraŭ Antipatro.

Demades flegis spontane paroli; surpaperigitaj paroladoj de li ŝajne ne ekzistis.

Literaturo redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 622-623 (tie ĉi interrete)