Demandaro (esperanta libro)
libro
Demandaro [1], subtitolita pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por ekzamenoj, estas 84-paĝa manlibro kompilita de René Ladevèze, poste reviziita kaj kompletigita 112-paĝe de Gustav Hermann Göhl. Ĝi unue aperis en la jaro 1911 ĉe Friedrich Ader en Dresdeno. Sekvis samloke dua eldono en 1923, prizorgita de Ellersiek & Borel.
Demandaro pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | René Ladevèze | |
Eldonjaro | 1911 | |
Urbo | Dresden | |
Eldoninto | Friedrich Ader | |
Paĝoj | 84 | |
Laŭ Enciklopedio de Esperanto, ĝi estas lerte aranĝita manlibreto [2].
Recenzoj redakti
|
Referencoj redakti
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5344, paĝo 443
- ↑ Demandaro en Enciklopedio de Esperanto/D, 1934