Demando

frazo kutime uzata por eltrovi ion de la aŭskultanto

Demando estas ĉia frazo kutime uzata por eltrovi ion de la aŭskultanto. Per la demando oni sciigas al la aŭskultanto, kion oni volas scii, kaj en normalaj cirkonstancoj li donos la respondon, se li povas.

Ĉiuj lingvoj havas iun gramatikan manieron esprimi demandojn. Tamen povas okazi, ke gramatika demando ne estas vera demando, sed vere ĝentila ordono (ekz-e "Ĉu vi povas malfermi la fenestron?") aŭ simpla pensigo (retorika demando).

En Esperanto gramatikaj demandoj ĉiam komenciĝas per demando-vorto (ĉu aŭ unu el la tabelvortoj komenciĝantaj per ki-). "Ĉu" estas uzata por "frazaj" aŭ "decidaj demandoj" (respondeblaj per "jes" aŭ "ne"), ki-vortoj por "vortaj demandoj" (respondeblaj per vorto, kiu povas transpreni la gramatikan rolon de la ki-vorto).

En Edukado redakti

Demandoj estas la komencaj stadioj de komenca esplorado. Per la scienca metodo, la demando kutime formas la bazon por la esploro, kaj povas esti vidata kiel transira stadio inter observado kaj hipotezo. Studentoj de ĉiuj aĝoj uzas demandojn kiel parton de lernado de studfakoj bazitaj de pli kaj pli precizaj scioj pri la cirkaŭa mondo. La kapablo de lernantoj krei testindan demandon estas esenca por lerni esploradon. La sokrata metodo de levado de demandojn pri la respondoj de la studento povas esti uzata de la instruisto por konduki lin al la vero sen rekta instruado kaj helpas la studenton atingi logikajn konkludojn.

Ofta kaj akceptita uzo de demandoj en la eduka sistemo estas en la kunteksto taksi la sciojn de studento per testo kaj ekzameno.

En Filozofio redakti

Filozofiaj demandoj pli fokusas al ideoj ol faktaj informoj. Ĉi tiuj estas demandoj, kiujn ne eblas respondi plene de iu ajn fonto. Filozofio traktas demandojn, kiuj aperas kiam homoj pripensas siajn vivojn kaj la ĉirkaŭan mondon. Iuj el la filozofiaj demandoj estas praktikaj kaj devenas de la vivo de la agado. Ekzemple: "Ĉu estas pravigo de eŭtanazio?", "Ĉu la ŝtato rajtas limigi, alivorte cenzuri, spektadon kaj distribuadon de pornografio aŭ limigi cigaredajn reklamojn?" Kaj pli.

Aliaj filozofiaj demandoj estas pli teoriaj, kvankam ili ofte devenas de pensado pri praktikaj aferoj.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri demando en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu. 
  •  
     Ĝi havas ankoraŭ signon de demando. 
  •  
     Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.