Demeter Lakatos
LAKATOS Demeter (pro. lakatoŝ), Mitică Lăcătușu, familinomo László Demeter estis ĉangohungara poeto naskita en Săbăoani la 19-an de novembro 1911 kaj mortinta en Roman la 22-an de aŭgusto 1974.
Demeter Lakatos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1911 en Săbăoani |
Morto | 22-an de aŭgusto 1974 (62-jaraĝa) en Săbăoani |
Lingvoj | hungara • rumana • Csángó |
Ŝtataneco | Rumanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | poeto |
Biografio redakti
Lakatos Demeter estis forĝisto, seruristo en urbo Roman. Post ŝoforado inter 1930 kaj 1937 li estis vagantaktoro. Li raportis al ĵurnalo Universul de Bukareŝto el Kluĵo. Poste li estis vendisto, fabriklaboristo. Li verkis ankaŭ en rumana lingvo poemojn.
Poemvolumo postmorta redakti
- Csángó strófák (Bp., 1986).