Santos-Dumont Demoiselle

(Alidirektita el Demoiselle)

La Demoiselle (numeroj 19 ĝis 22) estis la lasta invento de la brazila aviadisto Alberto Santos-Dumont. Ĝi estas la unua sportaviadilo serie produktita en la mondo, kaj oni povas diri, la unua moderna avio, ĉar ĝi estis jam tutesimile al nunaj flugaparatoj laŭ kontroliloj.

Demoiselle de Santos-Dumont

La malpeza aviadilo n° 19 estis 7.9 metrojn longa kaj havis enverguron de 5,5 metroj. La aviadilo estis konstruita el bambuo kaj havis 13-kilovatan (18 PS) Duthiel-Chalmers-motoron. La motoro pezis nur 24,5 kilogramojn kaj troviĝis super la kapo de la piloto. En pli postaj versioj la motoro troviĝis pli malsupre kaj antaŭ la piloto. Entute la aviadilo pezis nur ĉirkaŭ 110 kilogramojn.

Santos-Dumont anstataŭ peti patenton pri ĝi, stimulis la liberan kopiadon de la aparato, publikante la planojn kaj eksprese permesante kopiojn.

Eksteraj ligiloj redakti