Denis DONALDSON (1950 - 4-a de aprilo 2006) estis brita spiono, kiu sekrete agadis en la irlanda politika partio Sinn Féin, kiu estas la politika branĉo de la katolika Irlanda Respublika Armeo (IRA). Li kaŝagadis dum pli ol du jardekoj.

Denis Donaldson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01)
en Belfasto
Morto 4-an de aprilo 2006 (2006-04-04) (56-jaraĝa)
en Glenties
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Laŭ lia eldiro, la skandalo de 2002 estis provokado de la brita sekreta servo. Tiam oni trovis sekretajn registarajn dokumentojn en la belfastaj oficejoj, parlamentaj ĉambroj kaj loĝejoj de kelkaj gvidantoj de Sinn Féin. Pro la skandalo enkondukis Britio rektan kontrolon kaj regadon de la regiono.

Li konfesis la spionadon en decembro de 2005, oni mortpafis lin komence de aprilo 2006, en Irlando. Li kaŝis sin en nord-okcidenta parto de Irlando, konteo Donegal, en unuopa domaĉo sen akvo- kaj kurentoprizorgo, proksime al vilaĝo Glenties.