Dennis GÁBOR, laŭ la tradicia hungara literumo, GÁBOR Dénes (naskiĝis la 5-an de junio 1900, mortis la 9-an de februaro 1979 en Londono) estis hungardevena brita fizikisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1964).

Dennis Gabor
Nobel-premiito
Persona informo
Gábor Dénes
Naskiĝo 5-an de junio 1900 (1900-06-05)
en Budapeŝto, Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario
Morto 8-an de februaro 1979 (1979-02-08) (78-jaraĝa)
en Londono
Tombo Putney Vale Cemetery vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj anglahungara vd
Loĝloko Hungario vd
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoTeknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoTeknologia Universitato Berlino vd
Memorigilo Dennis Gabor
Familio
Edz(in)o Marjorie Louise Butler vd
Profesio
Okupo fizikisto • akademiulo • inventisto • universitata instruisto • holographer vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo pri Dennis Gabor

Biografio redakti

Günszberg Dénes devenis el juda familio. Li naskiĝis en Budapeŝto, lia patro (GÜNSZBERG Bernát) estis oficisto. En 1902 la familio akiris permeson ŝanĝi la nomon el Günszberg al Gábor. Dénes Gábor frekventis gimnazion en Budapeŝto inter 1910-1918, poste li soldatiĝis. Baldaŭ li frekventis Teknikan Universitaton en Budapeŝto, poste li plustudis en Berlino. Tie li konatiĝis kun Leó Szilárd, Eugene Paul Wigner, János Neumann, Mihály Polányi, Arthur Koestler. Ekde 1927 li laboris en la firmao Siemens & Halske en Berlino. En 1933 li fuĝis de la nazioj al Hungario, sed en la sekva jaro li jam vivis en Britio kaj li fariĝis brita civitano. En 1936 li edziĝis. Inter 1949-1958 li edukis elektronikon, ĝis 1967 elektronfizikon, poste li emeritiĝis. En 1962 li vizitis Hungarion, post 2 jaroj li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Lia plej granda merito estas la invento kaj la evoluigo de la holografio en la jaro 1947. Pro ĝi li en 1971 estis honorata per la Nobel-premio pri fiziko.

Memorigiloj redakti

  • Medalo Gábor (Gabor Medal)
  • ĉeflernejo Gábor Dénes Főiskola
  • gimnazio en Szeged, faklernejo en Debrecen prenis la nomon Gábor Dénes
  • 2 memortabuloj en Budapeŝto
  • asteroido 72071 Gábor

Fontoj redakti