Dentobroso estas ilo por brosi dentojn. Ĝi kutime havas malgrandan broseton ĉe la ekstremaĵo de tenilo.

Dentobroso
Modernaj dentobrosoj

Funkcio de brosodento gravas al buŝa higieno, kaj ĝia ĉiutaga uzo estas la plej bona metodo trovita de homoj por forigi nutraĵrestojn el inter la dentoj. Minimuma uzo dufoje tage (matene post la matenmanĝo kaj vespere antaŭ enlitiĝo, aŭ normala uzo (trifoje tage, post ĉiu manĝo) estas efika rimedo kontraŭ denta kario kaj malbona buŝodoro.

Historio redakti

La uzo de diversaj metodoj por purigi dentojn jam ekzistis en antikveco. Multaj arkeologiaj elfosadoj ĉie en la mondo evidentigis ĉiajn purigilojn por dentoj, inter ili: dentopurigiloj el ligno, plumoj, dornoj, haroj de histriko ktp.

La nuntempa dentobroso estis verŝajne inventita en Ĉinio, sed William Addis unua produktis ilin serie en Britio en 1780.

Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti