Dentproteziko
En dentokuracado la nocio dentproteziko ampleksas ĉion, kio rilatas al anstataŭigaĵoj de la naturaj dentoj, ekde kronoj, pontoj, partaj protezoj ĝis tutaj protezoj.
Krono redakti
Krono sur modelo |
Sur ŝlifita natura dento aŭ enplantaĵo, oni almezuras artefaritan dentkronon, por anstataŭigi la naturan. Ĉi tiu artefarita dentkrono povas esti farita el metalo (oro,...) kaj/aŭ porcelano. En kombino kun pontaĵo ili formas ponton.
Ponto redakti
Ponto sur modelo |
Pontoj faras ligon inter du pilieroj. La ponto enhavas diversajn pontaĵojn aŭ kronojn, kiuj estas pendigitaj inter du aŭ pli da pilieroj. Ĉi tiuj pilieroj povas esti naturaj dentoj aŭ enplantaĵoj.
Parta protezo redakti
Framoprotezo |
Platprotezoj, framoprotezoj kaj tegmentoprotezoj estas partaj protezoj, kiuj estas almezuritaj ĉe pacientoj kun ankoraŭ parte naturaj dentoj por anstataŭigi perditajn dentojn.
La protezo apogas parte sur la molaj partoj en la buŝo kaj parte sur la naturaj dentoj aŭ enplantaĵoj.
Tuta aŭ kompleta protezo redakti
Tuta protezo |
La protezo apogas tute sur la mukozo, kaj estas metita ĉe tute sendenta paciento por restarigi la maĉofunkcion.