Departemento de Sesia

Departemento de Sesia (franclingve :département de la Sésia) estis franca departemento kiu ekzistis inter 1802 kaj 1814 en la nuna Italio. Ĝia prefektejo estis Verĉelo. Ĝiaj subprefektujoj estis Biella kaj Santhià. Ĝia loĝantaro estis 102 822 homoj (laŭ almanako de 1810).

Franca Imperio en 1811. Sesia havas la numeron 107

Ĝi estis kreita la 11-a de septembro 1802, aŭ laŭ la tiama kalendaro, la 24-an de Fructidor, jaro X; kaj nomita laŭ rivero Sesia, alfluanto de Pado.

La franca administrado daŭris inter la 2-a de aprilo 1801 (post la 2a militiro al Italio) kaj la 21-a de majo 1814 (post la abdiko de Napoléon Bonaparte).

Ĝiaj administantoj estis Félix de Saint Martin de la Motte (1802 - 1804) kaj la grafo Guilio (1804 - 1814).

Eksteraj ligiloj redakti