Departementoj de Hungario

Hungario estas administre dividita al departementoj (hungare vármegye).

Mapo de la hungariaj departementoj. La tri blankaj "truoj" estas Balatono, la lago Velence kaj Budapeŝto

Depost la 2-a mondmilito ekzistas jenaj 19 departementoj:

Departemento Administra centro
Bács-Kiskun Kecskemét
Baranya Pécs
Békés Békéscsaba
Borsod-Abaúj-Zemplén Miskolc
Csongrád Szeged
Fejér Székesfehérvár
Győr-Moson-Sopron Győr
Hajdú-Bihar Debrecen
Heves Eger
Jász-Nagykun-Szolnok Szolnok
Komárom-Esztergom Tatabánya
Nógrád Salgótarján
Pest Budapeŝto
Somogy Kaposvár
Szabolcs-Szatmár-Bereg Nyíregyháza
Tolna Szekszárd
Vas Szombathely
Veszprém Veszprém
Zala Zalaegerszeg

Urboj kun departementaj rajtoj redakti

Pluraj grandaj urboj estas eksterdepartementaj; ili ne dependas de la administraj decidoj de la ĉirkaŭaj aŭ apudaj departementaj. Inter tiuj urboj estas ĉiuj 19 departementaj centroj, krome Dunaújváros, Hódmezővásárhely, Nagykanizsa kaj Sopron.

Vidu ankaŭ redakti