Deputito (Francio)


Deputito en Francio estas elektito, kiu sidas en la Nacia Asembleo (malsupera ĉambro de la franca parlamento). Ĝi estas elektita okaze de deputitaj balotoj, kiuj okazas en 555 balotaj distriktoj en metropola Francio kaj en 22 transmaraj balotaj distriktoj.

Ĉiu deputito, kvankam elektita en iu fiksita teritorio, estas reprezentanto de la tuta nacio. Tiel, en la nacia Asembleo kaj en sia distrikto, ĉiu deputito agas kaj parolas nome de la ĝenerala intereso kaj ne nome de politika partio, de interesgrupo aŭ de regiono[1].

La reprezentado de la teritoriaj kolektivumoj je la parlamenta nivelo estas farata per la Senato.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La mandato de deputito, sur la interretejo de la Nacia Asembleo, alirita la 21-an de novembro 2012