Der Bund estas tradicia svisa taggazeto aperanta ek de la 1-a de oktobro 1850 en Berno la Federacia urbo de Svislando. En la jaro 2004/05 ĝi havas de WEMF certigitan eldonon de 60'399 ekzempleroj kaj estas unu el la plej gravaj gazetoj de Berno.

1-a eldono de "Der Bund"

Redakcio redakti

Ĉefredaktoro kaj membro de la dupersona mastrumkomitato (Prezidanteco: Franziska von Weissenfluh) ek de la 1-a de januaro 2007 estas la lucerna ĵurnalisto K. Vogel (* 1953). Liaj anstataŭantoj elsta la iama radioĵurnalisto kaj politiksciencisto Rudolf Burger kaj Patrick Feuz, gvidanto de la enlandabranĉo de „Der Bund“. Serva ĉefo estas Beat Stähli.

Eldonejo redakti

„Der Bund“ estas eldonata de Espace Media Groupe, eldonisto estas Charles von Graffenried.

Espace Media Groupe estas ankaŭ eldonisto de Berner Zeitung kaj respondecas pri la eldona komerco: Anoncklientoj povas ek de la enkoduko de la berna modelo samtempe mendi la anoncojn por ambaŭ gazetoj - unu eldonejo por du gazetoj.

La rezigno pri ekonomia sendependeco kun samtempa konservado de publicistika aŭtonomio estas la rezulto de perdoj en alteco de pluraj milionoj da sivsaj frankoj, kiujn „Der Bund“ havis dum jaroj. Ĝia antaŭaj posedantoj Ringier kaj NZZ ne plu pretis porti la malprofiton.

En majo 2006 „Der Bund“ rezignis kiel konsekvenco de la ŝparado pri propra sportredakcio. Ĝi nun transprenas la sportraportojn de la loka konkurencgazeto Berner Zeitung.

Fonto redakti

Tiu-ĉi artikolo baziĝas sur traduko el la teksto Der Bund de la germanlingva vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti