Der arme Hartmann estis laika predikisto en la 12-a jarcento, kiu devenis el rejnlandaturingia nobela familio.

De li estas konata la verko Di rede des geloubin respektive Rede ... von deme heiligen gelouben, en 3800 versoj. Apud la aĵoj de Heinrich von Melk temas pri la plej grava ekzemplo de asketisma literaturo tiutempa. Pri la stilo de la lingvo verkis la romanisto Josef Brüch.

Poemo pri la Antikristo de li ne konserviĝis.

Detaloj priverkaj redakti

Ĉiuokaze, ĝi apartenas al la plej elstaraj produktaĵoj de la spiritaj poezioj. Ĝi estas resumo de la kristana kredo. La baza skemo estas la simbolo Nicea-Konstantinopola kies artikoloj, entute aŭ pece, estas antaŭmetitaj en sia latina formo antaŭ la koncernitaj sekcioj. La unua ĉefparto estas traktita relative mallonge, kaj eĉ la dua estas nur mallarĝa priskribo pri la vivo kaj suferoj de Jesuo Kristo, lia releviĝo kaj ĉieleniro. La klarigoj pri la sankta Spirito montriĝas per sia amplekseco kaj fajna strukturigo ke ĝi preskaŭ meritas esti nomata memstara fakverko. Estas montrite ĉi tie, kiujn konsilojn la sankta Spirito donas al homoj laŭ iliaj malsamaj talentoj, pro la konduto. La detalita prilaboro de agoj de la Spirito donas al la poeto okazon je serio da koloraj kaj psikologie delikate perceptitaj bildoj el tiu tempo, de la tiama socio. Tio permesas al oni, eĉ se nur en konturoj, rekoni la propran individuecon kaj la staton de la verkisto. Do eble Hartmann devenis de kavaliro-familio kaj havis en sia junaĝo ĉiajn ĝuojn kaj plezurojn ĝis li satiĝis. Poste li estis kaptita de pento kaj pensoj pri resaniĝo, kaj retiriĝis en la trankvilecon de monaĥejo. Tie li akiris iom da spiritaj edukado kaj nun fervore strebis konvinki siajn antaŭajn kunulojn: pro tio li fariĝis poeto. Tio estus, por tiu tempo, preskaŭ tipa evoluo, preskaŭ la samo kia ĉe Heinrich, laika frato el Melk. Malsamas ke Hartmann ne estas nur satirikisto, kiel Heinrich, ke li ne nur intencas puni, sed ke li sincere kaj kun plena morala graveco celas la plibonigon de siaj kunhomoj. Aliaj konkludoj ne senchavas, ĉar el la abundo da predika kaj konfesa literaturoj estis konataj al ĉiu iom klerita persono similaj memakuzoj. Ili fiksformule aperas en diversaj poezioj de tiu tempo.

Literaturo redakti

  • Di rede des geloubin - ĉe "Deutsches Textarchiv"
  • Lexikon deutschsprachiger Schriftsteller von den Anfängen bis zur Gegenwart. Band 1 A–K. Bibliographisches Institut, Leipzig 1967, p. 515.
  • Art. „Hartmann“ fare de Elias von Steinmeyer. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 10 (1879), p. 679 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti