Derivaĵo (ekonomio)

financa instrumento bazita sur aliaĵoj

Derivaĵo en ekonomio estas la nomo por ĉiu komercebla produkto, kies bazo estas alia produkto. "Komercebla produkto" konsistas ĉi tie el kontrakto, kiu estas en la kazo de borse komercitaj derivaĵoj libere aĉeteblaj aŭ vendeblaj sur merkato.

Ekzemploj redakti

  • Opcio: Produkto, kiu donas la rajton aĉeti aŭ vendi produkton kiel ekz-e akcion je antaŭe fiksita prezo je antaŭe fiksita tago (eŭropstila opcio) aŭ dum antaŭe fiksita tempintervalo (amerikstila opcio). La uzo de tiu rajto nomiĝas efektivigo. Je la fino de la efektiviga tempintervalo la rajto pereas.
  • Svapo: svapo estas kontrakto interŝanĝanta dum certa tempo du financajn produktojn inter du kontraktantaj partioj, ekz-e tempa interŝanĝo de prunto je fiksa interezokvoto kontraŭ prunto je varia interezokvoto.
  • Futuraĵo: Kontrakto, kiu fiksas prezon por ia produkto (kaj kvalito de tio) por certa estonta dato, je kiu unu partio devas liveri tiun produkton kaj la alia devas pagi la antaŭe fiksitan prezon.

Historia deveno redakti

La unuaj derivaĵoj pri kiuj oni havas skribajn fontojn estis agraraj futuraĵoj. Oni scias pri tiaj en la 17-a jarcento en Japanujo, kie la rizokamparanoj faris futuraĵajn kontraktojn kun rizo-komercistoj.

Funkcio de la unuaj derivaĵoj redakti

Agrara futuraĵo estas interkonsento inter du partioj, unu produktanto de natura produkto kiel greno, kaj unu aĉetonto de tiu produkto, ke la porduktanto liveros la produkton je la fino de la sezono je fiksita prezo al la aĉetonto kaj la aĉetonto estos devigata aĉeti ĝin je tiu prezo. La motivo por tiaj kontraktoj estas, ke oni antaŭsezone ne povas scii kiom da greno oni povos rikolti, ĉar povas okazi malbona vetero (sekeco, troa pluvado) kaj aliaj malfavoraĵoj. La avantaĝo de tiaspeca kontrakto estas por la produktanto, ke li ricevos certan pagon, se eĉ la ĝenerala rikolto en la regiono estos bonega kaj la prezoj pro tio sezonfine falos en la libera merkato. La avantaĝo por la aĉetonto estas, ke li certe ricevos la produkton kontraŭ limigita pagosumo, eĉ se la rikoltokvanto en la regiono estos tre malbona kaj la prezoj pro tio kreskegos en la libera merkato. Tia futuraĵo do stabiligas la merkaton.

Specoj redakti

La plej multaj derivaĵoj estas templimkontraktoj, ĉar esenca trajto de ili estas fiksita tempo por aĉeti aŭ vendi, kies finon oni nomas templimo.

Oni distingas aldone inter normigitaj derivaĵoj kaj nenormigitaj ("super la tablo"). La unuaj estas aŭ ofertataj de borsoj (precipe akciaj opcioj kaj futuraĵoj, sed ankaŭ veteraj kaj energiaj opcioj) aŭ ofertataj kiel fiksa, neŝanĝebla produkto de "emisianto" (ekz-e banko, kiu vendas mem kreitajn opcibiletojn, kies trajtoj tamen estas publikigitaj). Nenormigitaj kontraktoj povas ĉiam estiĝi inter du partioj kiel ĉiu ajn ordinara kontrakto. Tiuj ofte ne estas publikaj.

Oni grupigas la derivaĵojn en la ekonomio aldone laŭ la komercata produkto (la bazoprodukto) en la du subspecojn de varaj derivaĵoj kaj financaj derivaĵoj.

  • Vara derivaĵo estas la nomo por ĉiu produkto, kies bazo estas nefinanca produkto, precipe krudmaterialoj (metaloj, mineraloj), agrarproduktoj (grenspecoj, terpomoj, bovoj), energio (elektro) kaj eĉ la vetero.
  • Financa derivaĵo estas la nomo por ĉiu financa produkto, kies bazo estas alia financa produkto, do financaj opcioj, interezosvapoj ktp. Derivaĵoj mem povas denove esti la bazo por alia derivaĵo (ekz-e opcio sur futuraĵo, ĉenopcio).
  • Kiam la produkto de templimkontrakto ne estas financa instrumento aŭ varo, sed mono, oni parolas pri antaŭaĵo aŭ forŭardo anstataŭ futuraĵo resp. pri deviza opcio en la okazo de opcia templimkontrakto pri devizoj.

Aktualaj disvolviĝoj redakti

En la kampo de financaj derivaĵoj, precipe de akciaj opcioj kaj futuraĵoj, oni hodiaŭ ne plu vere aĉetas aŭ vendas la produkton mem, do la akcion. Oni "je efektivigo" nur interŝanĝas la diferencon inter la antaŭe fiksita prezo kaj la aktuala merkata prezo por tiu akcio ("kontantmona interkompenso" kontraste al "produktlivera interkompenso"). Tio rezultiĝis en tio, ke oni povas vendi multe pli da opcioj pri iu certa akcio ol ekzistas akcioj sur la merkato. Pro tio, la vagabonda mono de financaj investantoj koncentriĝas dum tempoj, kiam la merkatoj pro realaj produktoj liveras nur malgrandajn profitokvotojn aŭ en tempoj, kiam la prezoj aŭ kurzoj de produktoj rapide ŝanĝiĝas, je financaj derivaĵoj, kiuj estas tiel uzataj en la rolo de vetoj sur la estonta evoluiĝo de prezoj kaj kurzoj.

Tiu amasiĝo de financaj rimedoj povas krei monsumojn, kiuj superas tempe la valoron de ĉiuj produktoj de la mondo. Pro tio, la financaj derivaĵoj hodiaŭ estas la plej grava kaŭzo por nestabilecoj de la financaj merkatoj, ĉar ilia povo stiri merkatajn prezojn kaj kurzojn en unu direkton estas (sur liberaj merkatoj) kvazaŭ senlima, almenaŭ ne plu laŭvole stirebla de registaroj. Ĉar financaj derivaĵoj plimultigas la efekton de ŝanĝantaj prezoj kaj kurzoj de aliaj produktoj, ili estis la kaŭzo por la intenso de kelkaj krizoj de la monda financsistemo inter 1995 kaj hodiaŭ, laste en la granda financa krizo de 2009/2010. Unu de la diskutataj eblaj rimdeoj por limigi la atraktivecon de la financderivaĵa spekulado estis spezo-imposto sur financaj transakcioj, kies publike plej konata formo nomiĝas Tobin-imposto.

Komerclokoj redakti

Normigitaj derivaĵoj estas grandskale ofertataj en borsoj. Grandaj akci-derivaĵaj borsoj ofertantaj plejparte akciajn opciojn kaj futuraĵojn situas en Ĉikago, Frankfurto ĉe Majno, Tokio, Londono kaj Novjorko. La borsoj de Ĉikago kaj de Frankfurto batalas ekde ĉ. 1995 pri la unua rango laŭ kontraktvalora sumo jare. Varaj templimborsoj plej ofte specialiĝis al certa produktkategorio. Ekz-e, la templima varoborso Matif en Parizo estas granda platformo por greno-futuraĵoj.