Des Knaben Wunderhorn (Mahler)

Des Knaben Wunderhorn estas kolekto da lidoj verkitaj de Gustav Mahler. Mahler muzikigis 12 poemojn el la poemaro Des Knaben Wunderhorn, publikigita inter 1805 kaj 1808 far Clemens Brentano kaj Achim von Arnim.

Ankaŭ trans ĉi tiu kolekto en malvasta senco Mahler muzikigis diversajn tekstojn el Des Knaben Wunderhorn. Entute ekzistas 24 Wunderhorn-tekstoj kiel muzikigoj far Gustav Mahler.

Pianolidoj redakti

Jam antaŭ la ekesto de la dek du lidoj, nuntempe kutime nomataj "Wunderhorn-lidoj", Mahler verkis inter 1887 kaj 1891 naŭ pianolidojn, kies tekstoj baziĝas sur Des Knaben Wunderhorn. Ĉi tiuj aperis en 1892 kiel kajeroj 2 kaj 3 en la kolekto de Gustav Mahler „Lidoj kaj kantaĵoj“ (foje ankaŭ erare cititaj „Lidoj kaj kantaĵoj el la junaĝo“).

  1. En la lido „Um schlimme Kinder artig zu machen“ (Por igi malobeemajn infanojn obeemaj) la titolo sugestas, ke temas pri iaspeca edukpoemo, kiu celas plibonigi malbonajn, t.e. malbone edukitajn infanojn. Fakte tamen en la poemo, de Mahler preskaŭ neŝanĝite transprenata el la lidkolekto, temas pri kavaliro, kiu nur tro volonte akceptus la avancojn de kortegulino (la edzo ne estas hejme, la servistino troviĝas en la stokejo), se ne ja estus du ĝenaj infanoj. Ĉu la infanoj kondutos obeeme (ne perfidas) aŭ ĉu estas malobeemaj infanoj, kiuj ĉion rakontus al la kastelestro, post kiam tiu ĉi estos reveninta? La kortegulino koketas. Finfine ŝi vokas, ke estas malobeemaj infanoj, al la rajdanto, kiu tuj haste forrajdas. Ĉu la infanoj estas obeemaj aŭ ne, restas finfine neklare; ke la plenkreskuloj tion ne estas, estas tute klare. Krom la malfona interpretado de la okazaĵo oni ankaŭ povas vidi en tiu ankaŭ primokadon de la interseksaj rilatoj: la rajdanto reprezentas la viran principon, li volas agi, rapide aliri la aferon; La ino reagas, koketas, ŝi forrampas en sian kastelon, al kiu la rajdanto nur tro volonte havus la ŝlosilon. La temo de la interseksa rilato trairas la tutan fruan lidaron el Des Knaben Wunderhorn.
  2. En „Ich ging mit Lust durch einen grünen Wald“ (Volupte mi iris tra verda arbaro) junulo promenas tra arbaro por viziti sian koramikinon.
  3. En „Aus! Aus!“ junulino volas iri en monaĥinejon, ĉar ŝia amato en majo ekmarŝas en la armeo.
  4. En „Starke Einbildungskraft“ junulino kaj junulo konfirmas reciproke sian amon.
  5. En „Zu Strassburg auf der Schantz“ soldato estas mortkondamnita.
  6. En „Ablösung im Sommer“ post la morto de kukolo la najtingalo devas prizorgi distradon.
  7. En „Scheiden und Meiden“ al la ĉefrolulo dolorigas la separado disde sia amatino.
  8. En „Nicht wiedersehen!“ junulo adiaŭas sian koramikinon. Kiam li post unu jaro revenas, ŝi intertempe mortis pro funebro.
  9. La ĉefrolulino en „Selbstgefühl“, ne scias, kiel ŝi fartas, sed ŝi pli bone fartas, kiam la doktoro diras, ke ŝi estas stultulo.

Orkestrolidoj redakti

Ekde 1892 ĝis 1898 okazis la komponado de 12 kantaĵoj (baladoj kaj lidoj) el la poemaro por kantvoĉo kaj orkestro.

Komence Urlicht kaj Es sungen drei Engel apartenis al ĉi tiuj orkestrolidoj; Urlicht tamen trovis sian lokon en la kvara movimento de la 2-a simfonio de Mahler, Es sungen drei Engel siaflanke en la 5-a movimento de lia 3-a simfonio. Mahler anstataŭis Urlicht kaj Es sangen drei Engel en Des Knaben Wunderhorn post per Revelge (ekestinta en 1899) kaj Der Tamboursg’sell (el 1901).

La unua prezentado de la orkestrolidoj en cikla formo okazis nur en 1970.

Krom la orkestroversioj la Wunderhorn-lidoj ankaŭ ekzistas en versioj por kantvoĉo kaj piano el la plumo de la komponisto, klare deflankiĝantaj de la orkestraj versioj. Ĉio tiu fakto longan tempon preskaŭ ne estis konata, ĉar la eldonejo Universal Edition dum jardekoj publikigis nur pianopartiturojn de la orkestroversioj. Nur en 1993 Renate Hilmar-Voit kaj Thomas Hampson nov-eldonis kadre de la kritika eldono de la kompleta verkaro la originalajn pianoversiojn.

  1. En „Der Schildwache Nachtlied“ gardisto rakontas sian malgajon pri tio, ke li devas noktgardi, dum kiam ĉiuj aliaj rajtas dormi.
  2. En „Verlorne Müh’“ amanta paro kvereletas per dialekto.
  3. En „Trost im Unglück“ husaro kaj sia amatino, ke ili ankaŭ bone povas vivi unu sen la alia.
  4. En „Wer hat das Liedlein erdacht?“ estas kantata amkanto al vivoĝoja filino degastejestro.
  5. En „Das irdische Leben“ malsatanta infano petegas sian patrinon pro manĝaĵo, sed estas konsolata de ŝi. Kiam la pano estas finbakiĝinta, la infano tamen estas morta.
  6. „Revelge“ temas pri soldato, kiu tamburante kaj preterirante batalmortintajn kaj -vunditajn kamaradojn marŝas en sian morton.
  7. En „Des Antonius von Padua Fischpredigt“ (kies muziko retroviĝas en la 3-a movimento de la 2-a simfonio) Antonio de Padovo iras, post kiam lia preĝejo estas malplena, al la riveroj, por anstataŭe prediki al la fiŝoj. Tiuj estas fervoraj de la prediko, tamen forgesas ĝin jam baldaŭ - same kiel ankaŭ la homa publiko ....
  8. La ĉefrolulo de „Rheinlegendchen“ imagas, ke li ĵetus ringon en la Rejnon, kie ĝin englutus fiŝo, kiu siaflanke estus surtabligata antaŭ la reĝo. Ĉi tiu transdonus la ringon al la amatino.
  9. En „Lied des Verfolgten im Turm“ malliberulo laŭdas la liberecon de la pensoj.
  10. En „Wo die schönen Trompeten blasen“ soldato vizitas sian karulinon kaj poste iras militen.
  11. En „Lob des hohen Verstandes“ kukolo kaj najtingalo konkursas, kun la azeno kiel arbitracia juĝisto, kiu el la du povas pli bone kanti. Mahler kaŝe primokas la muzikkritikistojn.
  12. En „Der Tamboursg'sell“ tamburisto estas ekzekutata per pendumilo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti