Desensigo (psikologio)

En psikologio, desensigomalplireagigo estas difinita kiel malpliigita emocia reageco aŭ reagemo al negativa aŭ kontraŭa stimulo post ripeta ekspono al ĝi. Ĝi okazas kiam emocia reago estas ripetite alvokita en situacioj en kiuj la agotendenco kiu estas asocia kun la emocio montriĝas banala aŭ nenecesa. Desensigo estas procezo dekomence uzita por helpi individuojn mallerni fobiojn kaj obsedojn kaj estis disvolvigita de psikologo Mary Cover Jones.[1][2] Joseph Wolpe (1958) disvolvigis metodon de hierarkia listo de anksieco elvokante stimulojn por intenseco, kio permesas al individuoj superi adapton.[3] Kvankam disponeblas kuraciloj por individuoj kiuj suferas pro anksieco, timo aŭ fobioj, empiria pruvaro eltenas desensigon kun altaj indicoj de kuracado, partikulare ĉe klientoj kiuj suferas el deprimiĝo aŭ skizofrenio.[4]

Notoj redakti

  1. Stolerman, Ian. (2010) Encyclopedia of Psychopharmacology. Berlin Heidelberg: Springer.
  2. T.L. Brink (2008) Psychology: A Student Friendly Approach. "Unit 6: Learning." pp. 101 [1]
  3. Coon. (2008) Psychology: A Journey. Usono: Thomson Wadsworth Corporation..
  4. Nemeroff, C.B.. (2001) The Corsini Encyclopedia of Psychology and Behavioral Science. Canada: John Wiley & Sons.

Vidu ankaŭ redakti