Por samtitola artikolo vidu la paĝon Despino.

Despino estas la tria plej interna natura satelito de la planedo Neptuno, post Najado kaj Talaso.

Despino
Natura satelito  de Neptuno (V)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
natura satelito de Neptuno
Oficiala nomo Neptuno V[1]
Aliaj nomoj S/1989 N 3
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Despoina vd
Malkovro
Malkovrintoj Voyager Science Team[1]
Dato de malkovro julio 1989[1]
Loko de malkovro Kosmoesplorilo Voyager 2[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso (105 052 ± 2) km
Discentreco 0,0002 ± 0,0002
Klinangulo 0,216±0,014° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 0,06° (rilate al la loka ebeno de Laplace)
Periodo 0,33465551 ± 0,00000001 tagoj
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
180 × 148 × 128 km
150 ± 6 km (averaĝe)
Maso
- Denso
~2,1 × 1018 kg
~1,2 × 103 kg/m3
Rotacia periodo Supozeble kaptita
Aksa kliniteco Supozeble 0°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~51 K (supozeble)
Geometria albedo 0,09
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 1,1 vd
vdr

Ĝi estis malkovrita dum julio 1989, danke al la fotoj senditaj teren de la usona kosmosondilo Voyager 2, la ununura kiu ĝis nun vizitis Neptunon kaj ĝian lunaron. La satelito ricevis sian nunan nomon omaĝe al Despino, filino de Pozidono kaj Demetro laŭ la helena mitologio.

Ĝi ricevis sian nunan nomon la 16-an de septembro 1991; antaŭe, ĝi estis ricevinta la provizoran nomon S/1989 N 3.

Despino posedas neregulan formon, kaj ĝin ne karakterizas ajna geologia aktiveco; temas supozeble pri tutsimpla amaso da eroj el la originaj satelitoj de Neptuno, kies orbitoj grave ŝanĝiĝis post la eniro de Tritono en la neptunan lunaron pro gravita kapto.

La despina orbito, samkiel tiu de la plej internaj satelitoj Najado kaj Talaso, preskaŭ tuŝas la atmosferon de Neptuno, kaj estas aparte malstabila; tajda interago kun Neptuno estas malpliiĝanta ĝian averaĝan alton super la plej altaj nuboj de la planedo, kaj la luno antaŭvideble kolizios kun Neptuno, aŭ diseriĝos kiam la tajda streĉo atingos sojlan nivelon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)