Destroyer estis geja revuo dediĉita al la maskula juna beleco, oficiale presita kaj publikigita en Ĉeĥio inter 2006 kaj 2010 kaj distribuita internaciskale pere de ĝia retejo.

Destroyer
revuo
Speco geja revuo

Posedanto I Love Mags
Publikigisto Karl Andersson
Establodato 2006
Ĉesigita publikado 2010
ISSN 1801-8203

Retejo destroyerjournal.com
vdr

Kontraŭe al la plejparto de gejaj revuoj, Destroyer fokusiĝis ekskluzive sur infanoj kaj adoleskantoj[1]. Kun dezajno simila al tiu de magazinoj kiel Playboy, ĝi enhavis fotografiojn, eseojn, intervjuojn, recenzojn, reportaĵojn, artikolojn pri kulturo kaj rakontojn. Ĝi ne enhavis nudaĵojn de knaboj malpli ol 18-jaraj tiel, ke ĝi estis laŭleĝa en ĉiuj landoj kie samseksemo estas laŭleĝa.

La publikaĵo estis la frukto de la kreemo de Karl Andersson, sveda profesiisto de la revuoj. Entute aperadis 10 numeroj, la lasta el ili en januaro 2010[2]. Ĝi havis legantojn en 37 landoj.

Ĝi estis tre krtitikata de la amaskomunikiloj kaj de kontraŭpedofiliaj sektoroj pro "seksecigi" la infanojn[3], sed Andersson tuj stariĝis por defendi sian publikaĵon kaj donis intervjuojn por argumenti kontraŭ ĝiaj misfamigantoj.

Referencoj redakti

  1. Andersson, Karl. Gay Man's Worst Friend - the Story of Destroyer Magazine. Entartetes Leben, 2011. ISBN 91-633-6899-4. (angle)
  2. Destroyer Arkivigite je 2012-04-22 per la retarkivo Wayback Machine. I love mags.
  3. The Beautiful Boy, The Destroyer: Sexradikalers förhandlingar om tidskriften Destroyer – en intervjustudie om anständiga bögar, fula gubbar och sexualiserade barn. Universitato de Stokolmo. (svede)

Eksteraj ligiloj redakti