Detektilo

aparato aŭ organo por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj

Detektilo laŭ la Plena Ilustrita Vortaro en Esperanto estas tute konkrete "aparato aŭ organo por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj".[1] En naciaj lingvoj ofte la koresponda vorto uzatas en pli vasta senco, ekzemple por perceptado de sonaj ondoj, por trovado de metaloj kaŝitaj ene de ne-metala materio, kaj eĉ, kaj tiu vorto ankaŭ trovis sian vojon al Esperanto, por "mensogodetektilo", kvankam kompreneble la lasta "detektilo" tute ne rilatas al elektromagnetaj ondoj, sed registras fiziologiajn indikilojn kiel sangopremo, pulso, spirado kaj haŭta konduktiveco kiam al persono oni demandas kaj tiu respondas serion da demandoj, do estas testo kaj psikologia kaj fiziologia. Tial en multaj naciaj lingvoj oni precizigas la originan esperantlingvan sencon per klariga aldonaĵo, kaj rezultas iu simila al "radiada detektilo". Aldone en naciaj lingvoj konatas la kategorio de "partikla detektilo",[2] kiu perceptas kaj mezuras la ekziston de molekuloj, atomojelementaj partikloj, do substancoj kiuj havas (eĉ se tre malgrandan) mason kaj tial ne estas "ondoj". Por tiuj iloj en Esperanto probable sencas tamen uzi la vorton "partikla detektilo" en analogia senco, despli ke kompreneble elektromagnetaj ondoj influas materion kaj inverse, kaj laŭ la funkcio de la aparatoj foje malfacilas klare grupigi ilon al unua aŭ dua kategorio.

Referencoj redakti

  1. nocio "detekti" en la Plena Ilustrita Vortaro de 2020
  2. Pri "partikla detektilo" temas ekzemple la vikipediaj artikoloj pri particle detector angle, détecteur de particules france, Teilchendetektor germane, detector de partículas hispane, részecskedetektor hungare, rivelatore di particelle itale, детектор частиц, detektor ĉastic, ruse - kompreneble ankaŭ en multaj pliaj lingvoj