Detektivo Konan (mangao)

Detektivo Konan (japane: 名探偵コナン [Meitantei Konan], laŭvorte: Majstrodetektivo Konan) estas japana detektivtema mangaa serio verkita de Aojama Gosho ekde 1994 kaj ankoraŭ ne finita. Pro la granda sukceso de tiu mangao nun ankaŭ animea televidserio, animaciaj filmoj kaj doramao estis produktitaj en Japanio.

Detektivo Konan
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Originala titolo 名探偵コナン
[Meitantei Konan]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Ĝenro detektivo, komedio, dramo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Aojama Goŝo
Publikiginto Ŝogakukan
Magazino Weekly Shōnen Sunday
Aperdatoj 19a de januaro 1994 — nun
Volumoj 104
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Kodama Kenĝi
Jamamoto Jasuiĉiro
Studio(j) TMS Entertainment
Produktisto(j) Suŭa Miĉihiko
Joŝioka Masahito
Muziko Ono Kacuo
Televidaj retoj NTV, Yomiuri TV, Animax
Aperdatoj 8a de januaro 1996 — nun
Epizodoj 1120
vdr

La rakonto koncentriĝas sur Shinichi Kudo, fama adoleska detektivo kiu estas venenita de misteraj viroj, sed anstataŭ morti, li ŝrumpas ĝis la mezuro de infano. Post ĉi tio, Shinichi decidas ŝanĝi sian nomon al Conan Edogawa por protekti siajn proksimulojn, trovi sufiĉajn pruvojn por detrui la misteran organizon kaj trovi antidoton kiu igos lin juna viro denove.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Ŝiniĉi Kudo (工藤新一 [Kudō Shinichi]), en sia malgranda formo: Konan Edogaŭa (japane: 江戸川コナン [Edogawa Conan])
VoĉaktoroJamaguchi Kappej (Shinichi), Takayama Minami (Conan)

Ŝiniĉi estis 17-jara lernejano kaj sukcesa detektivo ĝis la "nigraj homoj" kaptis lin kaj trinkigis al li misteran toksinon, kiu ŝrumpigis sian korpon tiele, ke li nun aspektas 7-jaraĝa. Shinichi uzas la pseŭdonimon Conan Edogawa kaj surhavas okulvitrojn. Lia amiko Agasa helpas lin loĝi en la domo de sia amikino Ran Mori. La malgranda Konan apogas nun la patron de Ran, kiu estas mallerta detektivo, kaj samtempe Konan devas zorgi, ke neniu komprenu ke estas Konan tiu, kiu solvis la kazojn.

  • Ran Mori (毛利蘭 [Mōri Ran])
VoĉaktoroŬakana Jamazaki

Ran estas samklasanino kaj amikino de Ŝiniĉi jam ekde infanĝardena tempo. Ŝi elkore amas Ŝiniĉi, sed hezitas diri tion al li — same kiel li. Ran serĉas daŭre la malaperintan Ŝiniĉi-n, kaj kelkfoje suspektas, ke Konan estas Ŝiniĉi, sed li ĉiam sukcesas trompi ŝin — li estas konvinkita, ke ŝi nepre malkaŝus lin kaj estus murdita de la "Nigraj Homoj", se ŝi scius la sekreton.

  • Mori Kogoro (毛利小五郎 [Mōri Kogorō])
VoĉaktoroKamiya Akira (epizodoj 1—548), Kojama Rikija (epizodoj 553—nun)

Patro de Ran kaj eks-policano, kiu devis rezigni sian eksan laboron post kiam li pafis sian edzinon en la gambon por savi ŝin el ostaĝeco. Poste ŝi forlasis Kogoro-n kaj nun loĝas aparte. Kogoro loĝas kune kun sia filino Ran kaj laboras kiel sensukcesa privata detektivo ĝis la apero de Konan. Konan solvas nun la kazojn, poste plej ofte endormigas Kogoro-n kaj anoncas la solvon uzante la voĉon de Kogoro (danke al voĉŝanĝilo de d-ro Agasa), kredigante ĉiujn, ke la "Dormanta Kogoro" solvis ĝin. Kaj la drinkemulo Kogoro volonte kredas, ke vere estis li mem, kiu solvis la kazon, kiam li revekiĝas. Kogoro estas ne nur fervora admiranto de la kantistino Okino Joko, sed ankaŭ amaĵisto en la ĉeesto de ĉiu bela virino.

  • Hagase Agasa (阿笠博士 [Agasa hakase], laŭvorte: d-ro Agasa)
VoĉaktoroOgata Keniĉi

Inventisto kaj amiko de la familio Kudo, kiu helpas al Ŝiniĉi/Konan kaj donas al li specialajn inventaĵojn, kiujn Konan bezonas por kaŝi siajn aktivecojn, kiel ekz. la elektronan voĉŝanĝilon kamuflitan kiel bantkravato, aŭ la senbruan narkotan pistolon kamuflitan kiel brakhorloĝo. Lia plena nomo estas Agasa Hiroŝi.

  • Megure kejbu (目暮警部 [Megure keibu], laŭvorte: Polica inspektoro Megure)
VoĉaktoroĈafurin

La zorgema estro de la murdkomisiono kaj eks-superulo de Kogoro, Megure ofte aperas en la serio, ĉar Tokio estas lia sfero de kompetenteco.

  • Ĝin kaj Ŭokka (ジン [Ĝin] & ウォッカ [Ŭokka], Laŭvorte: Ĝino & Vodko)
VoĉaktoroHori Jukitoŝi (Ĝin), Taĉiki Fumihiko (Vodko)

Ĝino kaj Vodko estas la kaŝnomoj de du membroj de la krima "Nigra Organizo", kiu minacas per murdo ĉiun, kiu provas serĉesploradi tiun organizon. Ĝino estis la ulo, kiu, kun intenco murdi lin, trinkigis al Ŝiniĉi la eksperimentan toksinon APTX 4869, sed Ŝiniĉi ne mortis kaj juniĝis je dek jaroj. Nun tre gravas por Ŝiniĉi, ke la "Nigra Organizo" ne eltrovu tiun fakton. La membroj de la "Nigra Organizo" emas vesti sin per nigraj vestoj kaj uzas la nomojn de drinkaĵoj kiel kaŝnomoj.

  • Ajumi, Genta kaj Micuhiko (歩美 [Ajumi], 元太 [Genta], 光彦 [Micuhiko])
VoĉaktoroIŭaj Jukiko (Ajumi), Otani Ikue (Micuhiko), Takagi Ŭataru (Genta)

Tri samklasanoj de la malgranda Konan, kiuj amikiĝas kun li kaj fondas detektivan klubon. Kelkfoje ili povas helpi al Konan solvi kazon. Al Genta kaj Micuhiko plaĉas Ajumi, sed Ajumi interesiĝas nur pri Konan.

  • Mijano Ŝiho (宮野志保 [Mijano Ŝiho]), en ŝia malgranda formo: Hajbara Aj (灰原哀 [Haibara Ai])
VoĉaktoroHajaŝibara Megumi

Komence la 18-jara Ŝiho estis biokemiistino, havante la kaŝnomon Ŝereo, apartenis al la "Nigra Organizo", kaj inventis la APTX 4869. Post kiam ŝia pliaĝa fratino Akemi estis murdito de Ĝino, ŝi kontraŭstaris al la "Nigra Organizo" kaj estis kaptita. Atendante sian ekzekuton, ŝi mem englutis la toksinon kaj kiel Konan malgrandiĝis. Tiele ŝi sukcesis fuĝi kaj kaŝi sin ĉe d-ro Agasa kaj Konan — nur al ili ŝi konfidis sian sekreton. Kiel knabino ŝi uzas la nomon Hajbara Aj kaj iĝas samklasanino de Konan. Aj aliĝas al la detektiva grupo de Ajumi, Genta kaj Micuhiko.

  • Suzuki Sonoko (鈴木園子 [Suzuki Sonoko])
VoĉaktoroMacui Naoko

Sonoko estas el tre riĉa familio, sed ne aroganta. Ŝi estas sincera kaj la plej intima kaj lojala amikino de Mori Ran. Propradire ŝi jam havas amikon Kjogoku Makoto, sed li estas plejofte malproksime, kaj tiel ŝia romantika koro ne ĉesas serĉi alian sonĝoprincon.

Mangao redakti

La mangao "Detektivo Konan" aperas regule en la japana magazeno Shōnen Sunday, ĉiun semajnon proksimume 16 paĝoj (= unu "dosiero"), kaj ekde julio 1994 proksimume ĉiun 11-an semajnon tiuj dosieroj aperas kune kiel kompila volumo. Ĝis marto 2007, en Japanio aperis jam 88 volumoj.

Animea televida serio redakti

En Japanio ekde la jaro 1996 ankaŭ animea televida serio "Detektivo Konan" estas realigita, kaj ankaŭ la animea serio havas grandan sukceson en multaj landoj.

Doramao redakti

En Japanio ekde la 2-a de oktobro 2006 nun ankaŭ doramao (neanimacia televida serio) "Detektivo Konan" estas elsendita en Yomiuri TV kaj Nippon TV. La ĉefrolantoj estas Oguri Ŝun (kiel Kudo Ŝiniĉi), Kurokaŭa Tomoko (kiel Mori Ran), kaj Ĝinnaj Takanori (kiel Mori Kogoro).

Animaciaj filmoj redakti

Suplemente al la rakontoj en la mangao ankaŭ animaciaj filmoj "Detektivo Konan" estas produktita. Ekde la jaro 1997, en aprilo de ĉiu jaro aperas nova filmo:

Jaro Titolo laŭvorte tradukita al Esperanto Originala japana titolo Transskribita japana titolo Angla titolo
1997 Horloĝ-mekanismo en la ĉielskrapulo 時計じかけの摩天楼 [Tokei-ĝikake no matenrō] The Time-Bombed Skyscraper
1998 La 14-a celo 14 番目の標的 [Ĝūyon-banme no tāgetto] The Fourteenth Target
1999 La sorĉisto de la jarcenta fino 世紀末の魔術師 [Seikimacu no maĝucuŝi] The Last Wizard of the Century
2000 La murdisto en la pupilo 瞳の中の暗殺者 [Hitomi no naka no ansacuŝa] Captured in her Eyes
2001 Retronombrado al ĉielo 天国へのカウントダウン [Tengoku e no kauntodaun] Countdown to Heaven
2002 La fantomo en la strato Baker ベイカー街の亡霊 [Beikā-sutoriito no bōrei] The Phantom of Baker Street
2003 Krucvojo en la labirinto 迷宮の十字路 [Meikjū no kurosurōdo] Crossroad in the Ancient Capital
2004 La magiisto kun arĝentaj flugiloj 銀翼の奇術師 [Gin-joku no maiiŝan] Magician of the Silver Sky
2005 Malbonfaraj intencoj super la marhorizonto 水平線上の陰謀 [Suiheisenĝō no sutorateĝii] Strategy Above the Depths
2006 Rekviemo de la detektivoj 探偵達の鎮魂歌 [Tanteitaĉi no rekuiemu] The Private Eyes' Requiem
2007 La ĉerko en la profunda bluo 紺碧の棺 Konpeki no ĝorī-roĝā] Jolly Roger in the Deep Azure
2008 Plena partituro de palpito 戦慄の楽譜 [Senritsu no furu sukoa] Full Score of Fear
2009 La nigrega persekutanto 漆黒の追跡者 [Ŝikkoku no ĉejsā] The Raven Chaser
2010 La perdita ĉiela ŝipo 天空の難破船 [Tenkū no Rosuto Ŝippu] The Lost Ship in the Sky
2011 15 minutoj de silento 沈黙の15分 [Ĉinmoku no Kŭōtā] Quarter of Silence
2012 La 11-a avanulo 11人目のストライカー [Ĝūichi-ninme no Sutoraikā] The Eleventh Striker