Deutsche Messe (Schubert)

La tiel nomata Deutsche Messe („germana meso“, originala titolo: „Gesänge zur Feier des heiligen Opfers der Messe“, D 872) estas eklezia muzikaĵo de komponisto Franz Schubert el la jaro 1826. Ĝi ampleksas 8 mesokantojn kaj aldonon.

Historio redakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

La verkon mendis Johann Philipp Neumann, profesoro ĉe la Viena Teknika Altlernejo, kiu mem verkis la tekstojn. De Schubert mem ekzistas du versioj, unu por kvarvoĉa miksita ĥoro kun orgeno samkiel alia, kiu postulas krome du hobojojn, klarnetojn, fagotojn, kornojn kaj trumpetojn, same kiel tri trombonojn, timbalojn kaj unu kontrabason. Krom tio ekzistas pluraj aranĝaĵoj de la frato de Schubert, Ferdinand, inter ili unu por tri knabaj voĉoj kun orgeno same kiel unu por kvar viraj voĉoj sen instrumenta akompano. La verko populariĝis kaj disvastiĝis tamen per aro da aliaj aranĝaĵoj, ofte tajlitaj al la bezonoj kaj eblecoj de la paroĥoj.

Sian nomon Deutsche Messe (germana meso) havas la verkon pro tio, ke ĝi – alie ol la plej multaj katolikaj verkoj tiutempaj – uzas la germanan anstataŭ la latina lingvo. Tio ĉi same kiel la tre libera, asocia kaj romantikiga tradukado kaj interpretado de la liturgia teksto (vidu malsupren) kaŭzis komencan rifuzon de la verko fare de la viena ĉefepiskopuja konsilantaro. La meso akiris tamen baldaŭ vastan popularecon, precipe pro la disvastiĝo de la germanlingva preĝokantomeso en la unua duono de la 20-a jarcento.

La kantaĵoj de la Deutsche Messe estas en la katolika ĉiutago, aparte en Aŭstrujo kaj en suda Germanujo, ĝis nun tre disvastiĝinta kaj populara. La Deutsche Messe enestas en pluraj aldonaĵoj al la katolika kantopreĝaro Gotteslob, ekzemple en la aŭstra eldono sub la numero 802.

Priskribo redakti

Muziko redakti

La muziko de Deutsche Messe estas karakterizata de plaĉa, simple komprenebla, diatona melodiaro kaj egala ritmaro. Schuber plejparte evitis moduladajn komplikigojn, kio faras ĝin facile kantebla por ĉiu. Ĝiaj ok strofe kaj homofonie komponitaj partoj memorigas per sia simpla silaba deklamado al paroĥa kantado kaj malkaŝas klare, ke ĝia kreinto akiris sian mondfamon precipe kiel komponisto de lidoj. Je la komponado li klare laŭis la modelon de la Deutsches Hochamt de Michael Haydn, komponisto, kiun li ege ŝatis.

Teksto redakti

 
Johann Philipp Neumann, tekstverkinto de Deutsche Messe

La teksto ne estas tradukaĵo de la tradiciitaj latinaj originaloj, sed baziĝas male sur la kolekto Geistliche Lieder für das heilige Messopfer [Ekleziaj kantoj por la sankta meso] de la mendinto J. P. Neumann el la jaro 1826. Dum kiam la latinaj tekstoj de la katolika rito metas en la centron plejparte la gloradon de Dio, la tekstoj de Deutsche Messe prefere metas en la vidkampon la homon kun siaj mondaj zorgoj kaj problemoj kaj devis ankaŭ servi kiel mesmeditadoj. Laŭ la modelo de la katolika liturgio antaŭ la reformoj de la Dua Vatikana Koncilio la meso konsistas el jenaj partoj:

  1. Je la komenco („Wohin soll ich mich wenden“)
  2. Por Gloria („Ehre sei Gott in der Höhe“)
  3. Por Evangelio („Noch lag die Schöpfung formlos da“)
  4. Por Ofertorio („Du gabst, o Herr, mir Sein und Leben“)
  5. Por Sanctus („Heilig, heilig, heilig“)
  6. Post la Preparado („Betrachtend Deine Huld und Güte“)
  7. Por Agnus Dei („Mein Heiland, Herr und Meister“)
  8. Finkantaĵo („Herr, Du hast mein Flehen vernommen“)
Aldono. Patro nia („Anbetend Deine Macht und Größe“)

Eksteraj ligiloj redakti