La konzerno Deutsche Telekom AG kun sidejo en Bonno, Germanio, estas la plej granda entrepreno pri telekomunikado en Eŭropo. Ĝi ekestis el la privatigo de la branĉo pri telekomunikado de la antaŭe ŝtata poŝta entrepreno de Germanio (Deutsche Bundespost).

Deutsche Telekom
publika kompanionegoco • telekomunika kompanio vd
Dum 1995 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Deutsche Bundespost
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Bonno
Lando Germanio
Estr(ar)o Timotheus Höttges • René Obermann • Kai-Uwe Ricke • Ron Sommer
Dungitoj 206 759 (stato: 31-a de decembro 2022)
Agokampo fiksa telefono
ISIN-kodo DE0005557508
Posedata de Germanio • KfW • BlackRock • Ŝtata Pensifonduso • SoftBank vd
filiaj kompanioj T-Mobile US • Slovak Telekom • T-Mobile Polska • T-Mobile Austria • BT Group • One Albania • Telekom Romania Mobile • T-Mobile • T-Systems International GmbH • T-Online • T-Mobile UK • T-Mobile Polska • Detecon • Magyar Telekom • T-Mobile Macedonia • Deutsche Telekom (United Kingdom) • Telekom Deutschland • OTE • T-Mobile Czech Republic • Hrvatski Telekom • Deutsche Telekom IT Solutions Slovakia • Deutsche Telekom Europe vd
Posedataj kompanioj Konrad-Adenauer-Haus • Telekom Deutschland • Telekom Romania Mobile • Fernmeldeturm Willstätt • Toll Collect • T-Mobile • Magyar Telekom • Hrvatski Telekom • Europaturm • Deutsche Telekom Europe Holding • OTE • T-Systems International GmbH • Telekom Deutschland vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Deutsche Telekom AG


la konzerna centralo en Bonno
Bazaj informoj
Entreprena formo: Akcia Kompanio
Sidejo: Bonno,  Germanio
Fondodato: 1995 (privatigo)
Gvidado: René Obermann, estrata prezidanto
Nombro de kunlaborantoj: 244.000 (dum 2007)[1]
spezoj: 62,5 miliardoj da eŭroj (dum 2007)[1]
retejo: www.telekom.com

La entrepreno havas teknikajn retojn de pluraj sistemoj, interalie ISDN, DSL, satelita komunikado kaj gigabita eterreto, por la funkciigo de informaj kaj komunikaj servoj, ekzemple telefonoj (kablaj kaj radiaj), kaj komputilretaj servoj. Tutmonde la konzerno laŭ la stato de la jaro 2007 havas proksimume 244.000 dungitojn kaj laŭ konzernaj informoj dum tiu jaro havis spezojn de 62,5 miliardoj da eŭro.

la televida turo de Berlino dum la Futbala Mondpokalo 2006

Krome temas pri unu el la plej gravaj vivtenantoj de radiosendejoj en Germanio. En la novaj federaciaj landoj en la oriento ĉiuj radiosendejoj komplete apartenas al la konzerno, kaj en la "malnova", okcidenta parto de FRG ĉiuj programoj de la privataj radiostacioj, de du naciaj ŝtataj radiostacioj kaj de la televida kanalo ZDF' dissendiĝas pere de elsendejoj de la konzerno.

La ŝtato Germanio rekte havas 14,83 procentaĵojn de la akcioj, kaj pere de la bankaro KfW pliajn 16,87 procentaĵojn. La usona kapitala entrepreno Blackstone posedas pliajn 4,39 procentaĵojn. La restajn 63,91 procentaĵojn de la akcioj havas privataj akciuloj. [1].

naciaj entreprenoj de la konzerno Deutsche Telekom tutmonde


Referencoj redakti