Deutschlandfunk

germana radiostacio

Deutschlandfunk (DLF, en Esperanto "Germania Radio") inter la jaroj 1962 kaj 1994 estis la sola publikjura tutŝtata radiokanalo de Germanio, dum ĉiuj aliaj publikjuraj radiostacioj en Germanio estas organizitaj laŭ la federaciaj landoj (laŭ unu, aŭ laŭ pluraj geografie najbaraj), kaj nun estas unu el nur tri germaniaj publikjuraj tutŝtataj radioprogramoj.

Deutschlandfunk
Urbo centra oficejo en Kolonjo
Lando Germanio
Formato informa kaj prikultura
Zono de elsendo Germanio kaj ĉirkaŭaj eŭropaj landoj
Lanĉita la 1-an de januaro 1962
Fondinto la membraj sendostacioj de la komunumo ARD
Gvidantoj Willi Steul
Retejo dradio.de/dlf
Reta elsendo ekzemple jen en formato MP3 (kliku je la elŝutaĵo kun finaĵo ".m3u")
vdr
centra oficejo de la sendostacio en Kolonjo
radia intervjuo de vikipediistino en la konferenco Vikimanio 2005 en Frankfurto ĉe Majno

La 1-an de januaro 1962 la stacio fondiĝis kaj eksendis nacian radioprogramon. Samtage ĝi kun la paralele fondita publikjura instanco Deutsche Welle (DW, "Germana Ondo", televida kanalo ekskluzive ekster la areo de Germanio) membriĝis en la institucio ARD, prononco "a-er-DE", germane Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland“, en Esperanto "Laborkomunumo de la publikjuraj sendostacioj de Federacia Respubliko Germanio", do federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj - de la unuopaj federaciaj landoj respektive en iuj kazoj ligoj el pluraj landoj.

En 1994 la stacio kun la historia radiostacio RIAS de okcidenta Berlino unuiĝis al nova stacio Deutschlandradio, kiu nun estas komuna propraĵo de la institucioj ARD kaj ZDF, kaj malmembriĝis el la komunumo ARD.

La programa fokuso estas kaj informa kaj prikultura. Ekde la jaro 2009 la programo "Deutschlandfunk" paralele al la radioprogramoj "Deutschlandradio Kultur" (aparte fokusita pri kulturo) kaj "Dradio Wissen" (aparte fokusita pri informoj) estas unu el tri programoj de la instucio "Deutschlandradio". Centra oficejo de la stacio estas la urboparto Marienburg de Kolonjo.

Propraj korespondantaj ĵurnalistoj de la radiostacio ekzistas en Parizo, Vaŝingtono, Prago, Moskvo, Londono kaj Bruselo.

Eksteraj ligiloj redakti