Devizes estas malgranda urbo en Wiltshire, Anglio.

Devizes
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Poŝtkodo SN10
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 21′ N, 2° 0′ U (mapo)51.352777777778-1.9958333333333Koordinatoj: 51° 21′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Devizes (Britio)
Devizes (Britio)
DEC
Devizes
Devizes
Situo de Devizes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Devizes [+]
vdr
La Bazarkruco de Devizes

En 1080 Odo, Episkopo de Salisbury, konstruis kastelon ĉe Devizes; tamen la loko ne estas menciata en la Domesday Book. Ĉar la kastelo situis ĉe la limoj de tri bienoj, oni nomis la kastelon "castellum ad divisas", t.e. la kastelo ĉe la limoj. De tio devenas la nomo Devizes. En la kastelo enkarceriĝis Roberto Curthose, filo de Vilhelmo la Konkerinto.

Dum la dekdua kaj dektria jarcentoj metiistoj kreis urbeton ĉirkaŭ la kastelo por servi ĝiajn loĝantojn. Dum la Angla enlanda milito subtenantoj de Karlo la 1-a okupis la urbon ĝis 1645, kiam Oliver Cromwell kaptis ĝin.

De la deksesa jarcenta al la fino de la dekoka, Devizes famis pro siaj teksaĵoj.

En 2001, laŭ la censo, Devizes enhavis 11,296 loĝantojn.