La Dezertalaŭdo, Ammomanes deserti, estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en dezertoj kaj duondezertoj el Saharo orienten tra la Arabia duoninsulo kaj Mezoriento al Irano, Afganio kaj Pakistano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezertalaŭdo
Dezertalaŭdo
Dezertalaŭdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Ammomanes
Specio: A. deserti
Ammomanes deserti
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ammomanes deserti algeriensis MHNT

Ĝi estas nemigranta escepte pro lokaj movoj en aridaj ŝtonaj areoj, kaj evitas sablajn ebenaĵojn. Ĝi nestumas surgrunde en roka fendo aŭ inter ŝtonoj, kie la ino demetas 3-4 ovojn. La manĝo estas semoj kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono.

Temas pri malgranda, sed diketa, specio de alaŭdedo 15 – 16,5 cm longa. Ĝi estas sablokolora supre (kun iomete striita kapo) kaj hele rozgriza (okra) sube, kun dika flavbaza beko longa kaj akrapinta kaj iomete da punktaro en gorĝo. La vosto estas ruĝecbruna kun neklara malhela fina bordo. Ankaŭ la pugo kaj unuarangaj flugilplumoj estas ruĝecaj kaj videblaj dumfluge.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed estas konsiderenda geografia variado. Ekzemple, A. d. payni de suda Maroko estas pli griza supre ol la nomiga deserti, kaj havas oranĝecajn flankojn. A. d. annae de norda Jordanio havas malhelgrizajn suprajn partojn, kapon kaj bruston.

La kanto estas plendeca ĉu-gvii-ĉaĉa gvii. Ĉiukaze temas pri sufiĉe silentema specio.

Referencoj redakti