Dia liturgio estas la ĝusta nomo de la eŭkaristia liturgio laŭ la bizancia tradicio kristana.

Tiu termino estas uzata de la ortodoksa eklezio kaj de la katolika eklezio, kaj same de la armenaj kristanoj kaj de tiuj de la armena apostola eklezio kaj de tiuj de la armen-katolika eklezio.

Iuj ortodoksuloj, male, uzas la terminon Sankta ofero (sirie: qurbono qadisho, armene: surb badarak) por siaj eŭkaristiaj liturgioj. Fojfoje oni uzas la terminon diservo ankaŭ por la liturgioj de latina rito, sed pli ofte tiujn oni nomas meso.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti