Dial M for Murder

Usona krimfilmo je 1954 reĝisorita de Alfredo Hitchcock

Dial M for Murder estas usona krima mistera filmo de 1954 reĝisorita de Alfred Hitchcock, en kiu stelulas Ray Milland, Grace Kelly, Robert Cummings, Anthony Dawson kaj John Williams. Kaj la scenaro kaj la sukcesa teatraĵo sur kiu la filmo estis bazita kaj verkita de la angla dramaturgo Frederick Knott. La teatraĵo estis premierita en 1952 en BBC Television,[1] antaŭ esti ludita sur scenejo en la sama jaro en la teatro West End de Londono en junio, kaj poste en Novjorko en Broadvejo en oktobro. La filmo enspezis ĉirkaŭkalkulitan 2.7 milionojn da dolaroj en biletvendoj Nordameriko en 1954.[2]

Dial M for Murder
filmo
Originala titolo Dial M for Murder
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1954, 29 maj. 1954
Ĝenro krimfilmo, mistera filmo, krimsuspensfilmo, detective film, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Frederick Knott
Loko de rakonto Londono
Muziko de Dimitri Tiomkin
Rolantoj Ray Milland • Grace Kelly • Robert Cummings • John Williams • Anthony Dawson • Patrick Allen • Alfred Hitchcock • Martin Milner • Bess Flowers • Harold Miller • Guy Doleman
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr

Tony Wendice (Ray Milland) deziras murdi sian edzinon Margot (Grace Kelly) ĉar ŝi estis perfida, kvankam li plej interesiĝas pri ŝia riĉaĵo. Li ĉantaĝas iaman kolegon de la universitato por ke tiu eniru en la domo dum lia foresto kaj strangolu Margot kiam tiu ricevu telefonalvokon. Sed detalo malmuntas la tutan planon.

Hitchcock aperas en la foto de vespermanĝo de kursofino kiu estas pendita sur muro.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Ray Milland kiel Tony Wendice
  • Grace Kelly kiel Margot Mary Wendice
  • Robert Cummings kiel Mark Halliday
  • John Williams kiel Chief Inspector Hubbard
  • Anthony Dawson kiel Charles Alexander Swann/Kapitano Lesgate
  • Leo Britt kiel rakontisto en festo
  • Patrick Allen kiel Detektivo Pearson
  • Robin Hughes kiel Police Sergeant
  • Martin Milner kiel Policano ekster la etaĝo de Wendice (eksterliste)
  • George Leigh kiel Detektivo Williams
  • George Alderson kiel Unua Detektivo

Referencoj redakti

  1. Dial M for Murder en Interreta filma datumbazo (angle)
  2. "1954 Boxoffice Champs". Variety. 5a de januaro, 1955. p. 59. Alirita la 22an de aprilo, 2019 – via Internet Archive.

Eksteraj ligiloj redakti