Diamantmuseum

muzeo en Bruĝo, Belgio

La Diamantmuseum (Diamantmuzeo) en Bruĝo, Belgio, estis fondita en 1999 laŭ iniciato de John Rosenhøj, dano loĝanta en Bruĝo.[1] En ĝi montriĝas du facetoj apenaŭ konataj de la bruĝa historio: ĝia rolo kiel plej frua diamantcentro en Eŭropo, kaj kiel diamantprilaborejo en la 20-a jarcento.

Diamantmuseum
muzeo
Lando Belgio vd
Situo Bruĝo
Adreso Katelijnestraat 43
Poŝtkodo 8000
Koordinatoj 51° 12′ 10″ N, 3° 13′ 33″ O (mapo)51.202713.22596Koordinatoj: 51° 12′ 10″ N, 3° 13′ 33″ O (mapo)
Diamantmuseum (Belgio)
Diamantmuseum (Belgio)
DEC
Diamantmuseum
Diamantmuseum
Situo de Diamantmuseum
Map
Diamantmuseum
Retpaĝo http://www.diamondmuseum.be
vdr
La Diamantmuzeo en Bruĝo, je Ankelplein (angulo de Katelijnestraat kaj Oude Gentweg)

Komerco dum la 14-a jarcento redakti

Ekde la 14-a jarcento Bruĝo estis la plej grava urbo de la Malaltaj Landoj por komerco kaj prilaboro de diamantoj. Unu kialo estis la kortego de la Duklando Burgonjo, kiu dumtempe rezidis en Bruĝo. Kiam Antverpeno komence de la 16-a jarcento iĝis pli grava, ankaŭ la diamantsektoro migris tien. Laŭ legendo kiu eble havas historian bazon, iu Lodewijk van Berken (la nomo estas skribita diversmaniere, ankaŭ Louis de Berquen), de bruĝa origino, en 1456 en Antverpeno inventis metodon por prilabori diamantojn kiu unuafoje ebligis montri la plenan briladon.

 
Iama diamantprilaborejo de Alfons Thys je Wantestraat en Assebroek. Maldekstre la laborejo (nun meblovendejo), dekstre la vilao de la posedanto.

Prilaboro dum la 20-a jarcento redakti

En 1909 la diamantindustrio en Bruĝo denove ekvivis. Alfons Thys (1874-1916) el Borgerhout fondis prilaborejon en Assebroek apud Bruĝo, verŝajne pro la salajroj kiuj estis malpli altaj ol en Antverpeno. Pluraj laboristoj liaj komencis propran entreprenon kaj en iu momento estis 15 diamantprilaborejoj en kaj ĉirkaŭ Bruĝo. La lasta estis fermita en 1970.

Ekspozicio kaj libro redakti

En 1993 Ludo Vandamme kaj John A. Rosenhøj aperigis libron pri la diamantindustrio en Bruĝo en la 14-a kaj 20-a jarcentoj. Al tio sekvis ekspozicio en 1995. Ekestis la ideo por krei muzeon kiu montros al la publiko la historiajn kaj la industriajn aspektojn.[2]

Muzeo redakti

La muzeo malfermiĝis en 1999. La daŭra ekspozicio montras la historion de la uzo de diamantoj, ne nur kiel luksa objekto, sed ankaŭ en industrio. Vizitantoj povas rigardi diamantojn kaj ĉeesti demonstracion de prilaboro. Krome estas dumtempaj ekspozicioj. La muzeo ankaŭ posedas arĥivon pri la diamantsektoro.

Literaturo redakti

Brugge diamantstad: diamanthandel en diamantnijverheid in Brugge in de 15de en de 20ste eeuw (Bruĝo Diamanturbo: diamantkomerco kaj diamantindustrio en Bruĝo en la 15-a kaj 20-a jarcentoj). Ludo Vandamme kaj John A. Rosenhøj, 1993.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Het Volk, 4 decembro 1998: Brugge krijgt diamantmuseum (Bruĝo ricevos diamantmuzeon); Het Volk, 26 junio 1999: Brugge op de diamanttoer (Bruĝo diamantumas).
  2. De Streekkrant, 11 junio 1993: Brugge, diamantstad (Bruĝo, diamanturbo).