Diaocha-lago estas eta lago en Ĉinio.

Diaocha-lago estas la unika fiŝbreda eksperimentejo de Ĉinio. Ĝi kuŝas en Hanchuan-gubernio de Hubei-provinco, Ĉinio, je 50 km de Wuhan, ĉefurbo de la provinco. En la 1950-aj jaroj tie ofte okazis inundo. En la 70-aj jaroj oni komencis ordigi la lagon, al kiu etendiĝis neniu vojo. Nun ĉirkaŭ la lago ne nur konstruiĝis ŝoseoj kondukantaj al ĉiuj vilaĝoj de la regiono, sed ankaŭ funkcias 35-kilovolta transformatora substacio, programregaj telefonoj kaj televida transsenda stacio. Plej laŭdinde estas, ke en la lago-regiono konstruiĝis akvoproviza kaj akvodrena sistemoj: Kvar trunkaj kanaloj kun larĝo de 220 m kaj totala longo de 44 km kiel smeraldaj rubandoj inkrustiĝas ĉirkaŭe de la lago; en la lago formiĝis reto el bonorde interkruciĝantaj dratoj, kaj ĉe ekstremoj de la reto stariĝis 46 kluzoj kaj pumpstacioj kaj 3 grandiozaj inund-ellasaj kluzoj. En la 1990-aj jaroj germana fakulo pri fiŝbredado vizitis la lagon kaj laŭdis: "Tia lago estas malofte vidata."

En la lago, 16 km longa kaj 6 km larĝa, bredigas 25 specioj da akvoproduktaĵoj, kiaj karpoj nigraj, herbovoraj kaj blankaj, grandkapaj fiŝoj, ĥelonioj, kraboj kaj mugiloj. La tieaj lotusoj kaj perloj estas famaj tra la tuta lando.

Nemalmultaj etaĝdomoj estas konstruitaj super la lago, kun originala trajto de akvolando. Por altigi profiton de la akvoriĉfontoj, en la lastaj jaroj oni faris reformadon al ĉ. 666 hektaroj da surfaco de la lago. Oni dividis gin en malgrandajn basenojn kaj pli profunde fosis ilin. Samtempe oni energie disvastigis bredadon de famaj, bonrasaj kaj originalaj specioj de akvoproduktaĵoj kaj starigis nombron da fiŝbredaj bazoj altproduktaj, stabilaj kaj profitdonaj. Mi vizitis la nove konstruitan industrian kulturbazon de helonioj, kiu areas 6,66 hektarojn. En gia varmodomo pli ol 45 000 ĥeloniidoj sane kreskas en dekoj da cementitaj basenoj. La jara produktovaloro de la kultura bazo de ĥelonioj superis dek milionojn da juanoj, 100-200-oble pli multe ol tiu de la ordinara bredado.

En la regiono de Diaocha-lago jam formiĝis integra sistemo de produktado, provizado kaj vendado. Tie harmonie laboras la kompanioj, produktaj bazoj kaj kamparanaj familioj. En 1995 la laboristoj de kompanioj kaj individuaj fiŝistoj enspezis po 6 000 juanojn, dekoble pli multe ol en 1980. Lokanoj diris, ke Diaocha-lago abundas je fiŝoj en ĉiuj sezonoj. En aŭtuno tie ĉarmas akvo kaj grasas fiŝoj, oni povas remi, pluki lotus-torusojn, fiŝhoki kaj manĝi akvoproduktaĵojn. Mi venis pli frue kaj ne ĝuis la poezian pejzaĝon de verdaj lotusfolioj kaj aparte ruĝaj lotusfloroj sub la sunradioj, tamen mi ĝuis bongustan heloniajon en ĉelaga restoracio.